Eusébio Da Silva Ferreira

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eusébio Da Silva Ferreira
Persona informo
Naskonomo Eusebio da Silva Ferreira
Naskiĝo 25-an de januaro 1942 (1942-01-25)
en Maputo
Morto 5-an de januaro 2014 (2014-01-05) (71-jaraĝa)
en Lisbono
Mortokialo kora malsufiĉo
Tombo Church of Santa Engrácia
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Portugalio
Familio
Edz(in)o Flora Claudina Burheim
Okupo
Okupo futbalisto
vdr
Eusébio Da Silva Ferreira

Eusébio Da Silva Ferreira, konata nur kiel Eusebio, estis fama futbalisto. Li naskiĝis la 25-an de januaro 1942 en Lourenço Marques, Mozambiko, kiu estis en tiuj tempoj portugala kolonio, kaj je 19 jaroj li iris ludi en la portugala (lisbona) teamo Benfica, kie li pasigis la plej grandan parton de sia kariero.

Eusébio estis ege talenta atakanto, kiu faris golojn je nekredebla ritmo. En tute li faris 727 golojn en 715 ludoj, dum li ludis por Benfica, malfacile ripetebla rekordo. Li kondukis Benfica-n gajni du-foje la ĉampionan ligon de UEFA (1961 kaj 1962), kaj 11 portugalajn ĉampionecojn.

Kun la portugala nacia teamo li ludis en 64 ludoj farante 41 golojn. En 1966 li partoprenis en la mondpokalo, fariĝante la ĉef-poentulo de la turniro kun 9 goloj (en 6 ludoj) kaj helpante Portugalion atingi la trian lokon, la plej bona rezulto de ĝia historio. Interalie li faris 4 golojn en la kvaron-finalo kontraŭ Norda Koreio.

Per siaj rapideco kaj supleco li akiris la kromnomon "nigra pantero".

Eusebio retiriĝis en 1978. Li certe restas la plej fama portugala futbalisto en historio.

Eusébio mortis la 5-an de januaro 2014 en Lisbono, Portugalio.

Etapoj de lia kariero[redakti | redakti fonton]

  • 1957–1960: Sporting Clube de Lourenço Marques (Mozambiko)
  • 1960–1975: Sport Lisboa e Benfica (Portugalio)
  • 1975–1976: Boston Minutemen (Usono)
  • 1976: CF Monterrey (Meksiko)
  • 1976–1977: Boston Minutemen (Usono)
  • 1977: Toronto Blizzards (Kanado)
  • 1977: Las Vegas Quicksilver (Usono)
  • 1978: SC Beira-Mar (Portugalio)
  • 1978: União de Tomar (Portugalio)