Eva Grimaldi
Aspekto
| Eva Grimaldi | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 7-an de septembro 1961 (64-jaraĝa) en Verono |
| Lingvoj | itala |
| Ŝtataneco | Italio |
| Familio | |
| Amkunulo | Imma Battaglia (mul) |
| Okupo | |
| Okupo | aktoro teatra aktoro modelo filmaktoro |
| TTT | |
| Retejo | http://www.evagrimaldi.it |
Eva GRIMALDI (naskiĝis la 7-an de septembro 1961) estas italia aktorino kaj modelo. Ŝi naskiĝis en Verono kaj debutis kiel nudmodelo en Playmen kaj kiel subreto en la televido spektaklo de Antonio Ricci Drive In.[1] Ŝi filmdebutis en Intervista de Federico Fellini, kaj aperis en la filmo Ratman de Giuliano Carnimeo kaj Cattive ragazze de Marina Ripa Di Meana.[2] Ekde tiam ŝi aperis en multaj filmoj kaj TV-serioj, inkluzive verkoj de Mario Monicelli, Dino Risi, Damiano Damiani, Claude Chabrol, Jean-Marie Poiré kaj John Irvin. Ŝi ankaŭ tre aktivis sur la scenejo, ĉefe kun Pier Francesco Pingitore.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Epoca , Volume 39. Mondadori, 1988.
- ↑ "EVA GRIMALDI: 'ATTRICE MA ANCHE PRODUTTORE'", 10-a de augusto 1989. Kontrolita 16-a de februaro 2012.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]

