Evangelia Eklezio en Germanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Evangelia Eklezio en Germanio
Margot Käßmann

La Evangelia Eklezio en Germanio - germane Evangelische Kirche in Deutschland (EKD) - estas komunumo de 20 memstaraj protestantismaj landaj eklezioj de luterana, reformita kaj unia tradicioj. Ĉiuj membraj eklezioj senrezerve agnoskas unu la alian, kvankam la kredokonfesoj ne tute samas, kaj membroj de unu eklezio senprobleme rajtas partopreni la sakramenton de komunio en alia membra eklezio. La eklezia oficejo de la organizaĵo troviĝas en Hanovro.

La Evangelia Eklezio en Germanio subtenas la Konferencon de Eŭropaj Eklezioj, al kiu ĝi apartenas kun aliaj protestantismaj, anglikanaj kaj ortodoksaj eklezioj de tuta Eŭropo.

La tegmenta asocio por la luteranaj, reformitaj kaj uniaj kristanaj eklezioj de Germanio ekestis tuj post la Dua Mondmilito, dum la jaro 1945, kaj dum la jaro 1948 ekhavis sian bazan statuton. Ĝi daŭrigis la tradicion de la kontraŭnazia movado de protestantaj kristanoj, kiu kolektiĝis sub la nomo Konfesanta Eklezio (Bekennende Kirche) kaj distanciĝis de la naziema movado "Deutsche Christen", kiu dum la tempo de Nazia Germanio kunlaboris kun la diktatora reĝimo. Laŭ la stato de la 31-a de decembro 2007, proksimume 24.832.000 da civitanoj de Germanio membris en la organizaĵo.[1]

Dum la tempo de du germanaj ŝtatoj inter la jaroj 1949 kaj 1990, la organizaĵo komence restis unueca ligo de ĉiuj protestantismaj landaj eklezioj de Germanio. Plej malfrue ekde la konstruo de la Berlina Muro dum aŭgusto 1961 tio gvidis al grandaj organizaj problemoj, tiel ke la organizaĵo ne plu povis vivteni siajn komunajn taskojn en ambaŭ germanaj ŝtatoj. Sekve dum 1969 estis fondita la "Ligo de Evangeliaj Eklezioj en GDR" - germane Bund la Evangelischen Kirchen in der DDR - kiel ligo de la ok landaj eklezioj sur la teritorio de la Germana Demokratia Respubliko. Post la Germania reunuiĝo ambaŭ tegmentaj asocioj reunuiĝis en la Evangelia Eklezio en Germanio.

Referenco

  1. membrostatitstiko de 2007 (germanlingve)