Evangelia devizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Evangelia devizo (ankaŭ evangelia moteto) estas plurvoĉa muzikigo de eltranĉaĵo el evangelio, la kompleta muzikigo de kompletaj evangelioj nomiĝas historio. La evangelia devizo estas rigardebla kiel unu el la praformoj de la kantato.

Historio[redakti | redakti fonton]

La evangela-lutera eklezio transprenis el la katolika eklezio la koncepton de fiksa perikopa ordo, do devigan fiksigon de la legaĵoj por la unuopaj dimanĉoj kaj festotagoj. La legaĵoj komence estis kantataj laŭ simplaj melodiaj modeloj (legadotonoj).

Post kiam la komponistoj de la reformacio komence limiĝis je la muzikigo de bibliaj tekstoj en la naciaj lingvoj, je la fino de la 16-a jarcento ili ankaŭ komponis nacilingvajn evangeliajn devizojn. En Germanujo Andreas Raselius (1594), Christoph Demantius (1610), Melchior Vulpius (ekde 1612) kaj Melchior Franck (Gemmulae Evangeliorum, ankaŭ konata kiel Germanaj evangeliaj devizoj por la liturgia jaro, 1623) publikigis ĥorciklojn (evangeliajn jarkolektojn), en kiu staris por ĉiukaze unu eklezia jaro por ĉiu dimanĉo kaj festotago ĥorkomponaĵo pri centra eltranĉaĵo el la respektiva perikopa teksto kiel evangelia devizo. Je tiama prezentado de evangelia devizo supozeble la plej granda parto de la evangelio-legado okazis en la legadotono, kaj la evangelia devizo estis enŝovata je la respektiva loko kiel figura muziko.

Je la kantato la prezentado ne plu okazas dum la evangelia legado, sed poste, la tekstoj estas pli longaj kaj ne nur limigitaj sur legaĵotekstoj, la formo fariĝas plurparta, la uzado de muzikinstrumentoj la kutimo.