Evangelia eklezio de Aŭgsburga konfeso en Rumanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Evangelia eklezio de Aŭgsburga konfeso en Rumanio
Brasov black church winter 2006-03-08.jpg
La luterana "Nigra preĝejo" de Brașov
Orientiĝo Luteranismo
Estro episkopo, sidejo: Hermannstadt
Geografiaj lokoj Rumanio
Origino ĉ. 1542
Apartigita de Katolika eklezio
Nombro de membroj 13.300 (en 2010)
Oficiala retpaĝaro https://www.evang.ro/
Information icon.svg
vdr
Organizo de la germana kaj hungara luterana eklezio en Transilvanio en 1904

La Evangelia eklezio de Aŭgsburga konfeso en Rumanio, germane Evangelische Kirche A.B. [Augsburgischen Bekenntnisses] in Rumänien, estas germanlingva luterana eklezio en Rumanio, ĉefe en Transilvanio kaj en la ĉefurbo Bukareŝto. Ĝia historio datiĝas de la 12-a jarcento, kiam la transilvaniaj saksoj alvenis en la regionon, tiam parto de la Hungara reĝlando, kaj al la 16-a jarcento, kiu alportis la protestantan Reformacion, kun grava helpo de Johannes Honterus.

La eklezion gvidas ĝia episkopo ekde 1553, kiam estis instalita la unua protestanta episkopo Paul Wiener. Ekde 2010, la episkopo estas Reinhart Guib.

La eklezio proksime kunlaboras kun la Evangelia-luterana eklezio de Rumanio, kiu apartiĝis de ĝi en 1921 kaj estas ĉefe hungarlingva.

La eklezio suferas gravegan membroperdon pro la amasa elmigrado de etnaj germanoj al Germanio ekde la 1970-aj jaroj. Sole inter 1989 kaj 1996 la membraro malkreskis de 100.000 al 19.000.[1]

Episkopoj[redakti | redakti fonton]

Jen listo de episkopoj de la eklezio.

  • Paul Wiener (1553–1554)
  • Mathias Hebler (1556–1571)
  • Lucas Unglerus (1572–1600)
  • Mathias Schiffbaumer (1601–1611)
  • Johann Budaker (1611–1613)
  • Zacharias Weyrauch (1614–1621)
  • Franz Graffius (1621–1627)
  • Georg Theilesius (1627–1646)
  • Christian Barth (1647–1652)
  • Lukas Hermann (d. Ä.) (1652–1666)
  • Paul Zekelius (1666)
  • Stephan Adami (1666–1679)
  • Bartholomäus Baussner (1679–1682)
  • Christian Haas (1682–1686)
  • Michael Pancratius (1686–1690)
  • Lukas Hermann (d. J.) (1691–1707)
  • Andreas Scharsius (1708–1710)
  • Georg Krauss (1711)
  • Lucas Graffius (1711–1736)

Vidu ankaŭ:

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Michael Weber: Die Neuorientierung der protestantischen Kirchen in Rumänien 1990–1996. S. 146ff.