Evangeliaro de Teodolinda
Evangeliaro de Teodolinda | |
---|---|
Evangeliaro | |
Aŭtoroj | |
Lingvoj | |
Eldonado | |
De la 'Evangeliaro de Teodolinda oni konservas, en la Muzeo kaj Trezoro de Monza (Lombardio – Italio), nur la la bindaĵo.
Laŭ la tradicio, ĝi estis donacita al Teodolinda de papo Gregorio la 1-a en 603, kiel dankesprimo pro ŝia engaĝiĝo en la konvertiĝo de la lombardia popolo al katolikismo. Latinlingva epigrafo, entranĉita sur la striaro de la slaboj memorigas la donacon al la Baziliko de Sankta Johano en Monza flanke de la Reĝino.
La konservita bindaĵo estas formata de du oraj pordoklapoj dekoraciitaj per emajloj, juvelŝtonoj kaj kameoj. Ĉiu pordoklapo dimensias 34,10 x 26,50 cm. La juvelŝtonoj estas senvarme muntitaj, laŭ skemo kiu memorigas la guston por la plureco de formoj de la simetriaj komponaĵoj de la malfrua-antikva epoko. La evangeliara kovraĵo montras preferon por la evidentaj polikromioj, kun tranĉadoj laŭ la sistemo cabochon kaj emajloj kiuj evidentas sur la dominanta oro de la fundo.
En ĉiu pordoklapo, ene de bosita kornico kun stiligitaj floroj, estas inkluzivita kruco kiu memorigas la samtempajn pergeme aranĝitajn krucojn en ora lameno, kiel la Kruco de Agilulfo. La formo de la kruco estas tiu de la latina kruco, kun la branĉoj iomete kloŝfomaj ĉe la ekstremoj: centre ronda glata ŝtono, borderita per reliefa motivo, dum sur la branĉoj estas lokitaj la juvelŝtonoj alternigitaj kun etaj rondaj ŝtonoj. La unuaj, kvadrataj kaj ovalaj, estis elektitaj por taŭge konvene apudmeti malsamajn kolorojn, sed ĉiam konservante la simetrion de la branĉoj.
En la kvar kvadratoj troviĝas kemeoj kaj bordo laŭforme de "L", plenigita per la tekniko de filigrano, lokita tiumaniere ke aperu retangulo sekcanta la krucon. Ankaŭ la kornico estas filigrane aranĝita.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Pierluigi De Vecchi ed Elda Cerchiari, I tempi dell'arte, volume 1, Bompiani, Milano 1999.