Evangelio laŭ Filipo
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Evangelio laŭ Filipo estas gnostika apokrifa evangelio. La teksto estas tiel nomata kun ioma kaprico, ĉar en la papirusoj malkovritaj en la egipta urbeto Nag Hammâdi 1945. la teksto prezentiĝas senaŭtore. Tiu verko certe estas enkadrebla en la gnostika literaturo de la fino de la 2-a jarcento post Kristo.