Evangelio laŭ Luko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La evangelio laŭ Luko estas la tria libro de la nova testamento en la kristana biblio. Ĝi estas la unua parto de du-voluma verko. La dua parto estas la Agoj de la Apostoloj. Ambaŭ volumoj kune nomiĝas la Historia Verkaro de Luko.

Jen la evangelisto Luko el la Evangeliaro de Lorsch, kiu nuntempe dispartigite troviĝas en Romo, Londono kaj Alba Iulia, sed nomiĝas laŭ la mezepoka loko de la manuskriptaro, la tiutempe fama monaĥejo Lorsch. La bildo montras folion 1 de la manuskripto Pal. Lat. 50, nun en la Vatikana Biblioteko.

Aŭtoro[redakti | redakti fonton]

Laŭ frua kristana tradicio la verkinto de tiuj ĉi libroj estas Luko, klera helena pagandevena kuracisto, helpanto, eble ankaŭ kunvojaĝanto de Sankta Paŭlo.

Tempo, loko, celgrupo[redakti | redakti fonton]

Hodiaŭ oni preskaŭ ĝenerale agnoskas, ke Luko skribis sian evangelion iam inter 80 kaj 90. Tutcerte Jerusalem jam estis detruita, kaj oni ne plu atendis la revenon de Jesuo Kristo kiel proksiman. Ĉu la evangelio estiĝis en Malgrandazio, ĉu en Grekio, tion oni ne plu scias. Ĝia celgrupo estas kleraj paganoj kaj elpaganismaj kristanoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Luko enkondukante en sian evangelion kaj samtempe en sian tutan historian verkaron, skribas, ke li antaŭe ĉion atente esploris (Luk 1,3). Do li intence kaj intense studis la fontojn.

Same kiel Mateo, li transprenis la tutan evangelion laŭ Marko, escepte de kelkaj versikloj. Aldone li havis je sia dispono kolekton de paroladoj de Jesuo, la tiel nomatan Q-Evangelion. Tiujn vortojn de Jesuo li enmetis en du blokoj en la tekston de Marko: la malgranda enŝovaĵo (Luk 6,20 - 8,3) kaj la granda enŝovaĵo, kiun li pliampleksigis al detala vojaĝ-raporto (Luk 9,21 - 18,14). Fine li uzis ankaŭ alian materialon, kiun oni nomas propraĵo de Luko. Ĝi estas konsiderinde pli multnombra ol tiu de Mateo. – Oni do povas "kun-vidi" Markon, Mateon kaj Lukon, kaj pro tio oni nomas ilin sinoptikaj evangelioj, de la greka σ υ ν = kun, kaj la radiko ο π τ = vid.

Enhavo kaj strukturo[redakti | redakti fonton]

Jen ebla dispozicio [1] de la enhavo:

  • Enkonduko (Luk 1,1-4)
  • Komencoj (Luk 1,5 - 2,52)
  • Preparo de la Agoj de Jesuo (Luk 3,1 - 4,13)
  • La agoj de Jesuo en Galileo (Luk 4,14 - 9,50)
  • Survoje al Jerusalem (Luk 9,51 - 19,27)
  • La lastaj tagoj en Jerusalem (Luk 19,28 - 21,38)
  • Pasiono kaj releviĝo de Jesuo (Luk 22 - 24)

    Intenco[redakti | redakti fonton]

    Luko ĉefe volas montri, ke Jesuo estas la savanto de la povruloj kaj mizeruloj. Pro tio Jesuo naskiĝas en simpla staltrogo. Pro tio la malestimataj paŝtistoj estas la unuaj adorantoj. La perdiĝinta filo estas denove akceptata. Ĝojo estas en la ĉielo pro la retrovo de la perdita. La neprivilegiitaj virinoj trovas atenton. Al la krimulo sur la kruco estas pardonata.

    Grave por Luko estas, ke la eventoj pri Jesuo estas enplektitaj en la historion de la mondo. Ne la romia imperiestro, sed Jesuo estas la savo.
    Jesuo fakte dividas la tempon en tri partojn:

    • la tempo de Izraelo kiel tempo de atendo
    • la tempo de Jesuo kiel kulmino kaj pleneco de la tempo
    • la tempo de la eklezio inter ĉieliro kaj reveno de Kristo

    Efiko[redakti | redakti fonton]

    La evangelio laŭ Luko forte influis la liturgian jaron kaj la popolan piecon en la kristanaj eklezioj:

    • Sekvante Lukon oni festas apartan feston ĉieliro 40 tagojn post pasko.
    • Same laŭ Luko oni festas pentekoston je la 50-a tago post Pasko.
    • Sen Luko oni ne festus la Anoncon de la Sinjoro pere de la ĉefanĝelo Gabrielo, naŭ monatojn antaŭ Kristnasko.
    • Same sen li ne estus festo de la Vizito de Maria ĉe Elizabeta.
    • La imagoj, emocioj kaj sentimentoj pri kristnasko pli multa baziĝas sur la rakontoj de Luko ol sur la perikopoj de Mateo.
    • Ankaŭ la enhavo de la Prezentado de Jesuo en la templo estas prenita el ĝi.
    • Kvar laŭdkantoj eniris en la liturgion:
    • Pro la intereso de Luko pri la Dipatrino Maria oni, ĉefe en la orientaj eklezioj, konsideras lin pentristo de ŝia ikono.

    La evangelio laŭ Luko jam meze de la 2-a jarcento kun la aliaj tri formis la kanonon de la kvar evangelioj. Tiu ĉi listo de sanktaj skriboj fariĝis ĝis meze de la 4-a jarcento pli ampleksa. Fine la romkatolika eklezio en 1546 per dekreto de la koncilio de Trento difinis la kanonon. La eklezioj el la reformacio havas alian konvinkon pri la kanono, sed tio neniam koncernis la evangelion laŭ Luko.

    Teksto en Esperanto[redakti | redakti fonton]

    La traduko de la brita komitato (John Cyprian Rust, John Beveridge kaj C. G. Wilkinson) estas trovebla

    Nova traduko de Gerrit Berveling:

    • La Bona Mesaĝo – laŭ Luko, eldonita de Fonto 1992,
      Fonto-Kajeroj numero 8