Evangelio laŭ Nazareoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Epifanio el Salamis per sia Panarion, priskribanta herezojn, estas la precipa informa fonto pri la Evangelio laŭ Ebionitoj kaj Evangelio laŭ Nazareoj.

La Evangelio laŭ Nazareoj (aŭ Nazarenoj aŭ Nazoreoj) estas apokrifa evangelio kiu perdiĝis kaj kies restis nur spuroj en okazaj atestaĵoj liveritaj de iuj Patroj de la Eklezio. Ĝi estis uzata inter la jud-kristanoj loĝantaj en Palestino ĝis la fino 2-a jarcento kaj pli. Eble ĝi identigeblas, same perdiĝintaj, kun la aliaj du jud-kristanaj tekstoj, nome la Evangelio laŭ Ebionitoj kaj la Evangelio laŭ Hebreoj.

Patristikaj atestaĵoj[redakti | redakti fonton]

La evangelio laŭ Nazareoj aperas en dudeko da patristikaj citaĵoj, inter kiuj:

“[Nazareoj] posedas la evangelion laŭ Mateo, absolute integran, hebrelingvan, ĉar ĝi estas evidente plu de ili konservita kiel ĝi origine estis kompilita, hebrelitere. Tamen mi ne scias ĉu oni eliminis la genealogion el Abrahamo ĝis Jesuo”. (Epifanio el Salamis, Panarion, 29,9,4).

“Ili, [la Nazareoj], akceptas nur la Evangelion laŭ Hebreoj kaj difinas apostato la apostolon Paŭlon. (Teodoreto, Haereticarum Fabularum Compendium - Αιρετικής Κακομυθίας Επιτομή = Kompendio de la herezaj fabeloj -, 2,1).”

“Ili, [la Nazoreoj], uzis nur la Evangelion laŭ Mateo. (Teodoreto, Haereticarum Fabularum Compendium, 2,2).

“Mateo en Judujo estis la unua kompilisto de Evangelio de Kristo en lingvo kaj alfabeto hebreaj [...]. La hebrea teksto estas plukonvervita en la biblioteko de Cezareo [...]. Ankaŭ al mi, de la Nazareoj de Berea, urbo de Sirio, estis allasita permeso ĝin kopii. (Sankta Hieronimo, De viris illustribus, 3).

“En la Evangelio laŭ Hebreoj, kiu estis kompilita en lingvoj ĥaldea kaj siria sed alfabete hebrea, kaj kiu eĉ hodiaŭ estas uzata en la Nazarea komunumo, (kompilita) “laŭ la apostoloj” aŭ, kiel diras la plejgranda parto, “laŭ Mateo”, konservita en la biblioteko de Cezareo, la historio rakontas...” (Hieronimo, Contra Pelag., 3,2).

“En la Evangelio kiun uzas la Nazareoj kaj Ebionitoj, kiun mi ĵus tradukis el la hebrea al la greka kaj kiun ili konsideras la aŭtentan Matean, tiu homo kiu havas manon aridan...” (Hieronimo, Comm. I in Matth., 12,13).

“Fakte, la apostoloj opiniis vidi spiriton, aŭ laŭ la Evangelio laŭ Hebreoj legita de Nazareoj, fantomon senkorpan.” (Hieronimo, Comm. in Is., 18 pref.).

En aliaj “Loci” (lokoj), la Patroj, sen liveri apartajn indikojn pri la naturo kaj la uzo de la Evangelio laŭ Nazareoj, en ĝi trovas rimarkindajn tekstajn malsamaĵojn kompare kun la kanonaj Evangelioj.

Enhavo de la Evangelio laŭ Nazareoj[redakti | redakti fonton]

Pro manko de posedo de la originalaj tekstoj kaj fidante nur sur kelkaj citaĵoj, foje citaĵoj de citaĵoj, ne eblas reveni al la reala enhavo de la Evangelio laŭ Nazareoj kaj al ĝia ligo kun tiu laŭ Mateo. Eble temis nur pri malsamaj kaj ŝanĝitaj formoj de tiu kanona, aŭ pliprobable ĝi estis la pra aramea redakto aranĝita de la apostolo Mateo kiel supozigas Papiaso el Hierapolis, siavice citita de Eŭsebio de Cezareo en “Prieklezia historio" 3,39,16.

“La jud-kristanaj nazareoj, same kiel la aliaj jud-kristanoj, ne kredis je la virga naskiĝo de Jesuo kaj lin konsideris simpla profeto kaj ne Dio. Krome lia persona resurekto ne estis vivita aŭ kredata kun la sama graveco de la aliaj eklezioj, nome kiel signo kaj savilo per kiu ĉiuj homoj povas atingi la savon. Pro tiuj motivoj eble la Evangelio laŭ Nazareoj entenis nek la epizodon de la virga naskiĝo de Jesuo, nek la rakontojn de la resurekto (La pasaĵo citita de Epifanio atestas ja jes la integron de la teksto, sed allasas ankaŭ ke li persone neniam ĝin vidis aŭ kontrolis).

En la Patroj de la Eklezio ĉestas distingitaj aludoj pri la Evangelio laŭ Nazareoj, la Evangelio laŭ Ebionitoj kaj la Evangelio laŭ Hebreoj. Tamen, en iuj pasaĵoj oni parolas pri Evangelio laŭ Hebreoj, sed la referenco klare reirigas al unu el la aliaj du (ekzemple, Eŭsebio de Cezareo en la supermenciita Prieklezia historio (3,27,4) parolas pri la Ebioitoj kaj diras ke ili "uzis nur la tieldiritan Evangelion laŭ Hebreoj"; sammaniere Teodoreto. en Haereticarum Fabularum Compendium 2,1, parolas pri Nazareoj.

Ĉiuj tiuj evangelioj (laŭ Ebionitoj, laŭ Hebreoj, laŭ Nazareoj kaj, eble, ankaŭ la “Evangelio de la Dekdu”) ofte eksplicite cititaj foje nur aluditaj de la Patroj, kiuj foje atribuas al unu de tiuj evangelioj kion aliaj Patroj atribuas al alia el ili, eble estas pluraj. Ne malfacitas, tial, hipotezi, kvankam ne definitive pruvebla, ke la tri evangelioj reprezentas malsamajn dirojn de la sama teksto.

Tamen, se ekzistas en la scienca komunumo emo fari el ĉiuj la saman evangelion, ne estas tute forlasata la alia kiu faras el la tri, tri diversaj tekstoj, aŭ almenaŭ du.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vidu: bibliografion.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Paul Foster, "The Apocryphal Gospels: A Very Short Introduction", Oxford University Press, 2009
  • James Keith Elliott, “The Apocryphal New Testament: A Collection of Apocryphal Christian Literature”, Oxford University Press, 2005
  • Le parole dimenticate di Gesù, a cura di M. Pesce, pp. 607–610
  • I vangeli apocrifi, a cura di Marcello Craveri. Torino, Einaudi 1969
  • James Keith Elliott, “The Apocryphal New Testament: A Collection of Apocryphal Christian Literature”, Oxford University Press, 2005.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Esteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]