Evangelizado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Evangelizo)
La kvar Evangeliistoj, de Jacob Jordaens.

Oni konas per la termino evangelizo[1] la faron prediki la evangelion de kristanismo, tio estas, disvastigi la dekomencan doktrinon de la religio kaj de kristanismo mem. La evangelizado estas funkcio propra de la Katolika Eklezio[2]​ kaj de la cetero de kristanaj eklezioj. Ĉar ĉiuj konsideras sian kredon la vera vero, estas logika, ke ĉiuj kristanaj eklezioj kaj organizoj konsideru la evangelizadon, nome kristanigon de nekristanoj aŭ de ne sufiĉe konsciaj kristanoj, kiel nepra tasko.

La vorto "evangelizisto" devenas de la greka koiné εὐαγγέλιον (eŭangelos, εὔ = "bona", ἀγγέλλω = novaĵo), kiu signifas tiun kiu portas bonajn novaĵojn, fondinto de bonaj novaĵoj. Tio aludas al la kvar Evangelioj en la Nova Testamento; same kiel la Evangeliistoj estas la teoriaj aŭtoroj de la kvar Evangelioj, tradicie konataj kiel Mateo, Marko, Luko kaj Johano.

La termino "evangelizo" foje estas uzata kiel sinonimo de prozelitismo, kvankam sektoroj de kristanoj malakceptas tion.[3][4][5]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. PIV NPIV Alirita la 3an de Junio 2021.
  2. Exhortación apostólica Evangelii Nuntiandi, Pablo VI Alirita la 2an de Juio 2021.
  3. La Croix, Le pape François dénonce la confusion entre évangélisation et prosélytisme à l’approche du mois missionnaire extraordinaire, la-croix.com, Francio, 1a de Aŭgusto 2019. Alirita la 3an de Junio 2021.
  4. Jean-Paul Willaime kaj Flora Genoux, "Pour les évangéliques, l'idée reste qu'être croyant, cela doit se voir", lemonde.fr, Francio, 03a de februaro 2012. Alirita la 3an de Junio 2021.
  5. Loup Besmond de Senneville, Les protestants évangéliques revendiquent d’avoir le droit de dire leur foi, la-croix.com, Francio, 25a de januaro 2015. Alirita la 3an de Junio 2021.