London Evening Standard
Aspekto
(Alidirektita el Evening Standard)
London Evening Standard | ||
taggazeto • gazeto • periodaĵo | ||
---|---|---|
Speco | ĉiutaga gazeto de lundo ĝis vendredo | |
Formato | "tabloida" | |
| ||
Posedanto | Jevgenij Lebedev (ĉ. 63%), tri aliaj | |
Establodato | en 1827 je la nomo Evening Standard | |
Posedata de | Aleksandr Lebedev • Daily Mail and General Trust • Jevgenij Lebedev • Justin Byam Shaw • Geordie Greig vd | |
Stabo | interalie ĉefredaktisto Sarah Sands | |
Eldonkvanto | 900 000 (en septembro 2016) | |
| ||
Retejo | standard.co.uk | |
London Evening Standard estas loka brita anglalingva taggazeto, aperanta en Londono, ĉiutage de lundo ĝis vendredo. Ĝi estas la plej grava loka respektive regiona vespera gazeto por Londono kaj la ĉirkaŭa areo, kovras novaĵojn pri naciaj kaj internaciaj temoj, kaj ankaŭ pri la financa distrikto de Londono. Ĝis oktobro 2009 temis pri kutima paga gazeto, sendata al abonantoj kaj aĉetebla en kioskoj, sed tiam ĝi iĝis senkosta publikaĵo, duobligante la eldonkvanton kiel parto de ŝanĝita publikiga koncepto.