Saltu al enhavo

Everardo Backheuser

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Everardo Backheuser
Persona informo
Naskiĝo 1879
en Niterói
Morto 1951
Lingvoj Esperantoportugala
Nacieco brazilano
Ŝtataneco Brazilo Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Ricarda Backheuser Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto
geografo
pedagogo
brazila subŝtata deputito
geologo
verkisto
inĝeniero
ĵurnalisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Everardo BACKHEUSER /eve'raRdŭ bakhojsaR/ (naskiĝis la 23-an de majo 1879 kaj mortis la 15-an de oktobro 1951) estis brazila inĝeniero, literatura verkisto kaj teoriisto pri geografio. Li estis profesoro ĉe la Politeknika Lernejo en Rio-de-Ĵanejro.

Kreo de familio kaj samtempe agado en Esperantujo

[redakti | redakti fonton]

Inter 1900 kaj 1902 li edziĝis, el la geedzeco ekestis du filoj, Everardo n. en 1903 kaj João Carlos n. en 1905. Danke al ĵurnalisto Alcindo Guanabara, Everardo faris per la gazeto O Paiz serion da Esperanto-lecionoj en 1906. La 29-an de junio 1906 li fondis kun 100 kunuloj la Brazilan Klubon Esperantistan, la unua de Rio-de-Ĵanejro. Dum Everardo jam entuziasmis pri Esperanto enkde 1903, Ricarda "nur" esperantistiĝis en septembro 1906, kiam la filoj estis jam 3- kaj 1-jaraj. Kompense ŝi tuj en septembro 1906 estis fonda membro kaj estrarano de loka klubo en Niterói - de la fondo ĝis ŝia morto en 1928 ŝi okupis la oficon de vicprezidantino kaj apartenis ankaŭ al “Virina Klubo Esperanto”. Inter 1909 ĝis 1916 Everardo Backheuser estis subŝtata deputito en la leĝa asembleo de Rio-de-Ĵanejrio. Kiel deputito ĉe la leĝa asembleo de la subŝtato Rio-de-Ĵanejrio, li prezentis leĝoprojekton favoran al Esperanto. Backheuser estis prezidanto de la 8-a Brazila Kongreso de Esperanto en 1926 kaj reprezentanto de la brazila registaro ĉe la 20-a UK de Antverpeno en 1928. Li verkis propagandan komedion, faris multajn paroladojn kaj plurajn kursojn, kaj estis akademiano.

Li estis gravulo en Brazila pedagogia medio per movado “Nova Escola„ (Nova Lernejo), ĉefe katolika, kaj influis en oficiala pedagogia politiko. Lia geopolitika penso influis la brazilan diplomation antaŭ la militista periodo. Laŭ li, la plej bona maniero por ke lando estu forta, estus ke ĝi havu internan unuecon per bonaj vojoj kaj komunikiloj. Poste, faŝistoj misuzis lian ideon pri “unueco„ dum la 1930-40 jardekoj.

Estas mezlernejo en Sankta Katarino kaj strato en Rio-de-Ĵanejro kun lia nomo.

Portugallingve

[redakti | redakti fonton]
  • (1920) Não me fale nisto…, Rio de Janeiro, Grupo de Amigos do Esperanto, 45 S.
  • (1926) A Estrutura Política do Brasil – Brazila politika Strukturo).
  • (1934) Técnica da pedagogia moderna: teoria e prática da Escola Nova – Tekniko de moderna pedagogio: teorio kaj praktiko de Nova Lernejo.
  • Manual de pedagogia moderna: teórica e prática – Manlibro pri moderna pedagogio: teorio kaj praktiko.
  • (1938) Um Mestre Insigne - Nerval de Gouveia.

En Esperanto

[redakti | redakti fonton]
  • Brazilio, Parizo, eldonejo Hachette, (1909).

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]