Evritanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Evritanio
Regiono
provinco de Grekio [+]

LandoGrekio

ĈefurboKarpenisi
- koordinatoj39° 0′ 0″ N, 21° 40′ 0″ O (mapo)3921.666666666667Koordinatoj: 39° 0′ 0″ N, 21° 40′ 0″ O (mapo)
Areo1 868 km² (186 800 ha) [+]

Poŝtkodo36x xx [+]

Evritanio (Tero)
Evritanio (Tero)
situo de Evritanio en Grekio

Evritanio (Grekio)
Evritanio (Grekio)
DEC
Evritanio
Evritanio

Map
Evritanio

Vikimedia Komunejo:  Evrytania [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Evritanio (greke Ευρυτανία respektive Νομός Ευρυτανίας - Nomos Evritanias) ĝis administra reformo efektivigita komence de 2011 estis unu el la 51 grekaj provincoj ("prefektujoj", kiuj greke nomiĝas Νομός, do "nomos"), en la centro de la kontinenta parto de Grekio. La provinco kovras areon de 1 869 km² kaj dum la jaro 2001 havis proksimume 32 000 loĝantojn. Ĉefa loĝloko estas la urbo Karpenisi. La teritorio apartenas al la administra regiono ("periferio") Meza Grekio.

La provincan pejzaĝon geografie dominas pluraj montaroj. Ebenaĵoj malmultas; nur la riveraj valoj provizas malmultan spacon por agrikulturo kaj pli vastaj loĝlokoj. La teritorio ne bordas la Mediteraneon; la plej proksima marbordo estus tiu de la Ambraka Golfo de la Ionia Maro en ĉ. 30 kilometroj okcidente. Iuj montoj de la suda Pindos-montaro en la nordo kaj nordokcidento de la provinco altas pli ol 2000 metrojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

38° 57′ norde, 21° 45′ oriente Mapo