Eŭpatoria agrimonio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Eŭpatoria agrimonio
Agrimonia eupatoria: infloresko.
Agrimonia eupatoria: infloresko.
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Rozaloj Rosales
Familio: Rozacoj Rosaceae
Subfamilio: Rozoidoj Rosoideae
Genro: Agrimonio Agrimonia
L.
Specio: Eŭpatoria agrimonio (Agrimonia eupatoria L.)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Eŭpatoria agrimonio (Agrimonia eupatoria L.) estas specio el la botanika genro Agrimonio el la familio Rozacoj. Ĝi estas herba, plurjara planto nitrogenema kun eta rizomo kaj kreskas en herbejaj lokoj sekaj, ofte kalkaj. Ĝi oftas en Eŭropo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĝia harplena tigo, de 30 ĝis 80 cm alta, malmulte disbranĉiĝas kaj posedas senpedunklajn rufkolorajn glandojn. Ĝia tigo estis uzata kiel kolorigilo (flavo).

Ĝiaj bazaj kunmetitaj neparaj folioj, kun malregulaj folieroj, estas plumformaj kaj harplenaj, blanketaj sube kaj verdaj supre.

Ĝiaj flavaj kvinpetalaj floroj kuniĝas en longa spiko.

Ĝiaj fruktoj estas akenoj kun kroĉaj haregoj supre, kiuj facile malligiĝas el la tigo, kio faciligas ilian dissemigadon far bestoj aŭ homoj.

Karakterizoj[redakti | redakti fonton]

  • Reproduktaj organoj:
  • Infloresko: spiko.
  • Fruktoj: akenoj.
  • Sekso: hermafrodita.
  • Florperiodo: ekde junio ĝis septembro.
  • Kreskejo: sekaj herbejoj, ofte kalkaj
  • Medicina uzo:
  • Parto uzebla: floro.
  • Rikoltado: la floroj estas rikoltataj je plena matureco, ekde julio ĝis aŭgusto.
  • Interna uzo: kontraŭ malgravaj laksoj, kaze de malfacila digestado, kaze de malbona vejna cirkulado kaj kontraŭ hemoroidaj krizoj.

Bildaro[redakti | redakti fonton]