Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012
Mistrzostwa Europy w Piłce Nożnej 2012
УЄФА Чемпіонат Європи з футболу Польща/Україна 2012
Turniraj detaloj
Loko  Pollando kaj
 Ukrainio
Datoj 8-a de junio (Varsovio) - 1-a de julio (Kievo)
Teamoj 16 
Ejoj (en 8 urboj)
Finaj pozicioj
Ĉampiono Flago de Hispanio Hispanio
Dua pozicio Flago de Italio Italio
Tria pozicio Flago de Germanio Germanio kaj Flago de Portugalio Portugalio
vdr

La Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012, mallonge Eŭro 2012 (pole: Mistrzostwa Europy w Piłce Nożnej 2012, ukraine: Чемпіонат Європи з футболу 2012) - estis la dek kvara finala ĉampionado de vira futbalo en Eŭropo. La turniro estis organizata de du ŝtatoj: Pollando kaj Ukrainio (do jam la trian fojon la Eŭropan Futbal-Ĉampionadon organizis du ŝtatoj, antaŭe temis pri Belgio/Nederlando en 2000 kaj Aŭstrio/Svisio en 2008).

La finala fazo malfermiĝis la 8-an de junio 2012 per malfermada matĉo en Varsovio kaj ĝi finiĝis la 1-an de julio per finala matĉo en Kievo: En la finala matĉo la hispana nacia teamo de futbalo per 4 goloj kontraŭ 0 gajnis kontraŭ la itala teamo.

Slogano de la ĉampionado estis "Verku historion kune".

Horloĝo en Lvivo montras kiom da tempo restis ĝis Eŭro 2012.


Urboj kaj stadionoj[redakti | redakti fonton]

Varsovio Poznano Gdansko Vroclavo
Nacia
Kapacito: 53 224
Enurba
Kapacito: 42 004
PGE Areno
Kapacito: 40 818
Enurba
Kapacito: 40 610
Kievo (Kijivo) Ĥarkivo Donecko Lvivo
Olimpijskij
Kapacito: 63 195
Metalist
Kapacito: 35 721
Donbas-Areno
Kapacito: 50 055
Lviv-Areno
Kapacito: 32 105
voja infrastrukturo en Pollando kaj en Ukrainio por la Eŭropa Ĉampionado 2012. Verde la eŭropaj ŝoseoj, ruĝe kaj blue la regionaj aŭtovojoj. Per grandaj globoj simboliĝas la urboj gastigantaj ĉampionadajn matĉojn, per etaj globoj aliaj urboj gravaj de la du landoj.

Partoprenantaj teamoj[redakti | redakti fonton]

Kvalifikiĝo[redakti | redakti fonton]

sceno el la kvalifikiga matĉo Aŭstrio kontraŭ Germanio en la grupo A (1:2)

La kvalifikigaj matĉoj por la finala parto de la Eŭropa Ĉampionado okazis inter la 11-a de aŭgusto 2010 ĝis la 15-a de novembro 2011. Kandidatis teamoj de 51 el la sume 53 membroŝtataj asocioj de la eŭropa federacio UEFA. Unuafoje partoprenis teamo makedona, kies asocio ekde la jaro 2006 estas membro de UEFA. La pola kaj ukraina naciaj teamoj de futbalo aŭtomate partoprenas, ĉar la turniro okazas en iliaj landoj, kaj aldoniĝas 14 pliaj teamoj de la finala turniroparto.

La 51 teamoj dividiĝis en naŭ grupojn: la grupoj A ĝis F konsistis el po 6, kaj la grupoj G ĝis I el po 5 teamoj. Ĉiu el la grupaj teamoj havis po du matĉojn unu la alia: Sekve la 9 grupaj gajnantoj kvalifikiĝis, aldone la plej bona grupe duaranga teamo, kaj la ok pliaj grupe duarangaj teamoj en kvalifikiga kromturniro luktis pri la kvar restaj lokoj.

  •  kvalifikiĝis
  •  ne kvalifikiĝis
  •  ne membroŝtato de la federacio UEFA
  • teamo kvalifikiĝis kiel je dato
    Pollando Pola nacia teamo de futbalo gastiganta teamo 18-a de aprilo 2007
    Ukrainio Ukraina nacia teamo de futbalo gastiganta teamo 18-a de aprilo 2007
    Germanio Germana nacia teamo de futbalo venkanto de grupo A 2-a de septembro 2011
    Italio Itala nacia teamo de futbalo venkanto de grupo C 6-a de septembro 2011
    NDL Nederlanda nacia teamo de futbalo venkanto de grupo E 6-a de septembro 2011
    Hispanio Hispana nacia teamo de futbalo venkanto de grupo I 6-a de septembro 2011
    ENG Angla nacia teamo de futbalo venkanto de grupo G 7-a de oktobro 2011
    DAN Dana nacia teamo de futbalo venkanto de grupo H 11-a de oktobro 2011
    Francio Franca nacia teamo de futbalo venkanto de grupo D 11-a de oktobro 2011
    Grekio Greka nacia teamo de futbalo venkanto de grupo F 11-a de oktobro 2011
    Rusio Rusia nacia teamo de futbalo venkanto de grupo B 11-a de oktobro 2011
    Svedio Sveda nacia teamo de futbalo plej bona grupe dua teamo 11-a de oktobro 2011
    Irlando Irlanda nacia teamo de futbalo venkanto de kvalifikiga kromturniro 15-a de novembro 2011
    Kroatio Kroata nacia teamo de futbalo venkanto de kvalifikiga kromturniro 15-a de novembro 2011
    Portugalio Portugala nacia teamo de futbalo venkanto de kvalifikiga kromturniro 15-a de novembro 2011
    Ĉeĥio Ĉeĥa nacia teamo de futbalo venkanto de kvalifikiga kromturniro 15-a de novembro 2011

    La 2-an de decembro 2011 la 16 teamoj en Kievo per lotumo dividiĝis en la kvar grupojn:

    grupo A grupo B grupo C grupo D
    Pollando pola teamo NED nederlanda teamo Hispanio hispana teamo Ukrainio ukraina teamo
    Grekio greka teamo DAN dana teamo Italio itala teamo Svedio sveda teamo
    Rusio rusia teamo Germanio germana teamo Irlando irlanda teamo Francio franca teamo
    Ĉeĥio ĉeĥa teamo Portugalio portugala teamo Kroatio kroata teamo ENG angla teamo


    Grupa fazo[redakti | redakti fonton]

    En la sekvaj tabeloj aperas la jenaj kurtigoj:

    • Lj = totalaj matĉoj luditaj
    • G = totalaj matĉoj gajnitaj
    • E = totalaj matĉoj egalitaj
    • P = totalaj matĉoj perditaj
    • GP = totalaj goloj por
    • GK = totalaj goloj kontraŭ
    • GD = gola diferenco (GP-GK)
    • Pj = totalaj poentoj akumulitaj

    Grupo A[redakti | redakti fonton]

    Lokumo Teamo Lj G E P GP GK GD Pj
    1 Flago de Ĉeĥio Ĉeĥio 3 2 0 1 4 5 -1 6
    2 Flago de Grekio Grekio 3 1 1 1 3 3 0 4
    3 Flago de Rusio Rusio 3 1 1 1 5 3 +2 4
    4 Flago de Pollando Pollando 3 0 2 1 2 3 -1 2
    vendrede, la 8-an de junio 2008, 18:00, en Varsovio
    Pollando Grekio 1:1
    vendrede, la 8-an de junio 2012, 20:45, en Vroclavo
    Rusio Ĉeĥio 4:1
    marde, la 12-an de junio 2012, 18:00, en Vroclavo
    Grekio Ĉeĥio 1:2
    marde, la 12-an de junio 2012, 20:45, en Varsovio
    Pollando Rusio 1:1
    sabate, la 16-an de junio 2012, 20:45, en Vroclavo
    Pollando Ĉeĥio 0:1
    sabate, la 16-an de junio 2012, 20:45, en Varsovio
    Grekio Rusio 1:0

    Grupo B[redakti | redakti fonton]

    Lokumo Teamo Lj G E P GP GK GD Pj
    1 Flago de Germanio Germanio 3 3 0 0 5 2 +3 9
    2 Flago de Portugalio Portugalio 3 2 0 1 5 4 +1 6
    3 Flago de Danio Danio 3 1 0 2 4 5 -1 3
    4 Flago de Nederlando Nederlando 3 0 0 3 2 5 -3 0
    sabate, la 9-an de junio 2012, 18:00, en Ĥarkivo
    Nederlando Danio 0:1
    sabate, la 9-an de junio 2012, 20:45, en Lvivo
    Germanio Portugalio 1:0
    merkrede, la 13-an de junio 2012, 18:00, en Lvivo
    Danio Portugalio 2:3
    merkrede, la 13-an de junio 2012, 20:45, en Ĥarkivo
    Nederlando Germanio 1:2
    dimanĉe, la 17-an de junio 2012, 20:45, en Ĥarkivo
    Portugalio Nederlando 2:1
    dimanĉe, la 17-an de junio 2012, 20:45, en Lvivo
    Danio Germanio 1:2

    Grupo C[redakti | redakti fonton]

    Lokumo Teamo Lj G E P GP GK GD Pj
    1 Flago de Hispanio Hispanio 3 2 1 0 6 1 +5 7
    2 Flago de Italio Italio 3 1 2 0 4 2 +2 5
    3 Flago de Kroatio Kroatio 3 1 1 1 4 3 +1 4
    4 Flago de Irlando Irlando 3 0 0 3 1 9 -8 0
    dimanĉe, la 10-an de junio 2012, 18:00, en Gdansko
    Hispanio Italio 1:1
    dimanĉe, la 10-an de junio 2012, 20:45, en Poznano
    Irlando Kroatio 1:3
    ĵaŭde, la 14-an de junio 2012, 18:00, en Poznano
    Italio Kroatio 1:1
    ĵaŭde, la 14-an de junio 2012, 20:45, en Gdansko
    Hispanio Irlando 4:0
    dimanĉe, la 17-an de junio 2012, 20:45, en Gdansko
    Kroatio Hispanio 0:1
    lundee, la 18-an de junio 2012, 20:45, en Poznano
    Italio Irlando 2:0

    Grupo D[redakti | redakti fonton]

    Lokumo Teamo Lj G E P GP GK GD Pj
    1  Anglio 3 2 1 0 5 3 +2 7
    2 Flago de Francio Francio 3 1 1 1 3 3 0 3
    3 Flago de Ukrainio Ukrainio 3 1 0 2 2 4 -2 3
    4 Flago de Svedio Svedio 3 1 0 2 5 5 0 3
    lunde, la 11-an de junio 2012, 18:00, en Donecko
    Francio Anglio 1:1
    lunde, la 11-an de junio 2012, 20:45, en Kievo
    Ukrainio Svedio 2:1
    vendrede, la 15-an de junio 2012, 18:00, en Donecko
    Ukrainio Francio 0:2
    vendrede, la 15-an de junio 2012, 20:45, en Kievo
    Svedio Anglio 2:3
    marde, la 19-an de junio 2012, 20:45, en Donecko
    Anglio Ukrainio 1:0
    marde, la 19-an de junio 2012, 20:45, en Kievo
    Svedio Francio 2:0

    Finala fazo[redakti | redakti fonton]

    Kvaronfinalo Duonfinalo Finalo
                       
    21-a de junio 2012 - Varsovio        
     Flago de Ĉeĥio Ĉeĥio  0
    27-a de junio 2012 - Donecko
     Flago de Portugalio Portugalio  1  
     Flago de Portugalio Portugalio  0 (2)
    23-a de junio 2012 - Donecko
       Flago de Hispanio Hispanio  0 (4)  
     Flago de Hispanio Hispanio  2
    1-a de julio 2012 - Kievo
     Flago de Francio Francio  0  
     Flago de Hispanio Hispanio  4
    22-a de junio 2012 - Gdansko
       Flago de Italio Italio  0
     Flago de Germanio Germanio  4
    28-a de junio 2012 - Varsovio
     Flago de Grekio Grekio  2  
     Flago de Germanio Germanio  1
    24-a de junio 2012 - Kievo
       Flago de Italio Italio  2  
      Anglio  0 (2)
     Flago de Italio Italio  0 (4)  


    Plej bonaj golfaristoj[redakti | redakti fonton]

    Laŭ oficiala listigo de la federacio UEFA. En kazo de sama nombro de goloj, atingo de la goloj per malpli da matĉaj minutoj donas pli altan pozicion.

    pozicio futbalisto goloj golpreparoj matĉaj minutoj
    1 Hispanio Fernando Torres 3 1 188
    2 Germanio Mario Gómez 3 1 292
    3 Italio Mario Balotelli 3 0 231
    4 Rusio Alan Dzagojev 3 0 253
    5 Kroatio Mario Mandžukić 3 0 270
    6 Portugalio Cristiano Ronaldo 3 0 480
    7 Danio Nicklas Bendtner 2 1 270
    Danio Michael Krohn-Dehli 2 1 270
    9 Grekio Dimitrios Salpingidis 2 1 307
    10 Ukrainio Andrij Ŝevĉenko 2 0 192
    11 Hispanio Cesc Fàbregas 2 0 242
    12 Svedio Zlatan Ibrahimović 2 0 270
    13 Ĉeĥio Petr Jiráček 2 0 340
    14 Ĉeĥio Václav Pilař 2 0 356
    15 Hispanio Xabi Alonso 2 0 455

    Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]