Félix Archimède Pouchet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Félix Archimède Pouchet
Persona informo
Naskiĝo 26-an de aŭgusto 1800 (1800-08-26)
en Rueno
Morto 6-an de decembro 1872 (1872-12-06) (72-jaraĝa)
en Rueno
Tombo Cimetière monumental de Rouen
Lingvoj franca
Loĝloko Francio
Ŝtataneco Francio
Familio
Patro Louis Ézéchiel Pouchet
Infano Georges Pouchet
Okupo
Okupo biologo • fiziologo • botanikistozoologo
Verkoj spontanea generado
vdr

Félix-Archimède POUCHET (26a de Aŭgusto 1800 – 6a de Decembro 1872) estis franca natursciencisto kaj grava proponanto de la spontanea generado de vivo el ne-vivantaj materialoj, kaj tial opozicianto de la mikroba teorio de Louis Pasteur.[1] Li estis la patro de Georges Pouchet (1833–1894), nome profesoro de kompara anatomio.

El 1828 li estis direktoro de la Jardin des Plantes de Rouen. Poste, en 1838, li iĝis profesoro en la Altlernejo de Medicino de Rouen. Lia ĉefa scienca verko Hétérogénie estis publikigita en 1859. Li verkis ankaŭ enciklopedion por nefakuloj The Universe, publikigitan en 1870, kiu havigas priskribon de sciencoj, sed en kiu Pouchet ridindigas la teoriojn de Louis Pasteur (nomante ilin "panspermismo") kaj la atomteorion.

En 1847, Pouchet efektive lanĉis la studon de fiziologio de citologio.[2] En 1848, li estis elektita kiel membro de la Usona Filozofia Societo.[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Roll-Hansen, Nils (1979). "Experimental method and spontaneous generation: the controversy between Pasteur and Pouchet, 1859–64". Journal of the History of Medicine and Allied Sciences. 34 (3): 273–292. doi:10.1093/jhmas/XXXIV.3.273. PMID 383780.
  2. (2008) “Highlights from the history of hormonal cytology”, Hormones (Athens) 7 (2), p. 184–6. doi:10.1007/BF03401512. 
  3. APS Member History. Alirita 2021-04-14.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]