Félix Díez Mateo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Félix Díez Mateo
Persona informo
Naskiĝo 29-an de julio 1889 (1889-07-29)
en Villaviudas
Morto 30-an de novembro 1980 (1980-11-30) (91-jaraĝa)
en Palencio
Lingvoj Esperantohispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Familio
Infanoj Ricardo Díez-Hochleitner • María Teresa • María de la Paz vd
Profesio
Okupo esperantisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Félix DÍEZ MATEO (naskiĝis la 29-an de julio 1889 en Villaviudas, mortis en 1981 en Palencia) estis hispana esperantisto, filologo, instruisto, profesoro de universitato.

Li studis lingvojn en Valladolid kaj poste loĝis en Bilbao, kie li disvolvis plejmulton de sia vivo, interalie kiel profesoro en Universitato de Deusto. Li publikigis hispane diversajn lernolibrojn kaj multajn verkojn tradukitajn el germana, rusa, franca kaj angla lingvoj. Li scipovis ĉ. kvindek lingvojn.

Li estis esperantisto de 1906 kaj membro de la Lingva Komitato de 1921. Li instruis Esperanton en publikaj lernejoj, gvidis ĉiutagan Esperantan fakon en hispana ĵurnalo «El Pueblo Vasco» dum du jaroj, kaj verkis "praktikan metodon" de Esperanto. Li kunlaboris en Literatura Mondo kaj aliaj revuoj.

Li estis estrarano kaj poste prezidanto de la "Grupo Esperantista de Bilbao"; membro de la Hispana Esperanto-Instituto kaj honora membro de Hispana Esperanto-Federacio. Li prezidis la organizan komitaton de la 27a Hispana Esperanto-Kongreso okazinta en Bilbao la jaron 1966.[1] [2]

Li estis la patro de la pedagogo kaj politikisto Ricardo Díez-Hochleitner.

Ekzempla tradukaĵo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]