Félix de Azara
Félix de Azara | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskonomo | Félix de Azara y Perera | |
Naskiĝo | 18-an de majo 1742 en Barbuñales | |
Morto | 20-an de oktobro 1821 (79-jaraĝa) en Barbuñales | |
Mortis pro | Naturaj kialoj ![]() | |
Mortis per | Pneŭmonito ![]() | |
Tombo | Katedralo de Huesko ![]() | |
Lingvoj | hispana vd | |
Ŝtataneco | Hispanio ![]() | |
Familio | ||
Gefratoj | José Nicolás de Azara (en) ![]() ![]() ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | natursciencisto antropologo ornitologo kartografo esploristo verkisto militisto geografo botanikisto ![]() | |
Laborkampo | Plantoscienco kaj kartografio ![]() | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Félix de AZARA (Barbuñales, Provinco Huesca, 18a de majo 1742 - Barbuñales, 20a de oktobro 1821) estis hispana militisto, inĝeniero, esploristo, kartografo, antropologo kaj natursciencisto kiu karieris kaj en Hispanio kaj en Sudameriko, ĉefe en Argentino, Paragvajo kaj Brazilo.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Li studis en la Universitato de Huesca, kaj poste en Miltakademio de Barcelono. Li militistiĝis el 1764 kaj en 1775 iĝis leŭtenanto. En 1781 li estis sendita al Sudameriko por kontroli la limigon de landlimoj, kaj tie restis dum 20 jaroj. Dekomence li mapis la reon inter Paragvajo kaj Brazilo.
Dum siaj vojaĝoj, li montris intereson pri la bestoj de la lokoj kiujn li vizitis. Tiel, malgraŭ scii sin malklera pri la temo kaj kredi ke vojaĝantoj kaj natursciencistoj jam faris tion antaŭ li, li decidis noti siajn observaĵojn kaj atendi ĝis li finos siajn aliajn devojn por publikigi la materialojn. Tiel, sen scienca scio, li dediĉis sin al la studo de la mamuloj kaj birdoj kiujn li trovis. La nura bibliografio disponebla de li estas hispana traduko de la verkoj de Buffon (1707-1788).
Azara supozis, ke la bestoj priskribitaj fare de Buffon estas la samaj kiujn li trovis en Ameriko. Ekde tiu momento, tuj kiam li malkovris diferencojn, kiuj ofte okazis, li rigore kritikis la parizan naturiston kaj ĉefe ankaŭ Charles Nicolas Sigisbert Sonnini de Manoncourt (1751-1812), kiu donis al Buffon la informojn pri la birdoj de Gujano. Lia manko de trejnado kiel naturisto igis lin fari kelkajn erarojn kaj konfuzojn.
Finfine, li estis revokita al Hispanio en 1801 post 20 jaroj da foresto, sufero kaj travivinte diversajn danĝerojn, de atakoj de indiĝenoj ĝis de venenaj serpentoj. Li atingis la rangon de brigadgeneralo en la Reĝa Mararmeo. Francisco de Goya pentris lin kun la ekvivalenta arĝenta plektaĵo sur la maniko, en 1805.
Li ne kontribuis per remburitaj specimenoj, diference de aliaj zoologoj, sed nur per manuskriptoj pri mamuloj kaj reptilioj de Paragvajo kaj de la Plata rivero (Essais sur l´histoire naturelle des Quadrupèdes, Parizo, 1801, kaj la hispanlingvan version: Apuntamientos sobre la historia natural de los quadrúpedos del Paraguay y Río de la Plata, Madrido, 1802). [1] Sonnini tradukis la verkon al la franca en 1809 laŭ Voyages dans l’Amérique méridionale, par don Félix de Azara.
Oni dediĉis al li diversajn speciojn, kiel la birdo Synallaxis azarae, la ronĝuloj Dasyprocta azarae, Akodon azarae kaj Ctenomys azarae; alia malgranda mamulo estis nomita Didelphis azarae, sed iĝis plej konata kiel Didelphis albiventris.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Viajes por la América meridional (1800)
- Apuntamientos para la Historia Natural de los Cuadrúpedos del Paraguay y Río de la Plata (1805)
- Diario de un reconocimiento de la guardia y fortines (1821)
- Correspondencia oficial e inédita sobre la demarcación de límites entre el Paraguay y el Brasil (1836)
- Informes de D. Félix de Azara, sobre varios proyectos de colonizar el Chaco (1836)
- Memorias sobre el estado rural del Río de la Plata en 1801 (1847)
- Descripción e historia del Paraguay y del Rio de la Plata (1943)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Apuntamientos para la historia natural de las Paxaros del Paraguay y Rio de la Plata (tri volumoj, Madrido, 1802-1805).