Fülöp Elek László

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Pentraĵo de Fülöp Elek László pri bierdrinkejo en Munkeno
Fülöp Elek László
Foto pri Fülöp Elek László ĉ. 1909
Foto pri Fülöp Elek László ĉ. 1909
Persona informo
Naskonomo Laub Fülöp
Naskiĝo la 30-an de aprilo 1869(nun 1869-04-30)
en Hungario Pest (urbo) (Hungara reĝlando)
Morto la 22-an de novembro 1937
en Unuiĝinta Reĝlando Londono (Britio)
Mortokialo korinfarkto
Lingvoj angla lingvo
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando
Alma mater Akademio Julian
Subskribo Fülöp Elek László
Familio
Infanoj John Adolphus de Laszlo • Stephen Philip de Laszlo • Patrick David de Laszlo
Profesio
Profesio pentristo
Verkoj Q17491905
Q17495367
Information icon.svg
vdr

Fülöp Elek LÁSzLÓ [lAslO], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo László Fülöp Elek estis hungara-brita pentristo, altlerneja instruisto. Lia origina familia nomo estis Laub ĝis 1891, lia nobela antaŭnomo estis lombosi [lomboŝi] ekde 1912.

Memortabulo pri Fülöp Elek László

Fülöp Laub [1] naskiĝis la 30-an de aprilo 1869 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando), li mortis la 22-an de novembro 1937 en Londono.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Laub devenis el juda familio. Li aĝis 14, kiam li eklaboris en metiejo pri blazonoj, poste en ateliero pri fotado. Inter 1884-1886 li lernis en Industriarta Lernejo, poste en Reĝa Modela Desegna Lernejo. En la lasta lernejo liaj plej gravaj instruistoj estis Bertalan Székely kaj Károly Lotz. Li plulernis en akademioj de Munkeno kaj Parizo. Post siaj studoj li faris precipe portretojn en sia naskiĝurbo, poste en Vieno inter 1901-1907, sed li ofte vojaĝis al pluraj landoj de Eŭropo. En 1900 li edziĝis, baldaŭ li havis 6 gefilojn. En 1907 li translokiĝis al Londono, en 1914 li iĝis brita civitano. En 1912 li estis nobeligita fare de reĝo Francisko Jozefo la 1-a (Aŭstrio). Ekde 1914 li instruis en Royal Art School. Malgraŭ lia brita civitaneco, li kune kun la familio estis internigita inter 1917 kaj 1918 (dum la 1-a mondmilito). Li ricevis plurajn, ankaŭ reĝajn premiojn.

Elektitaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • Berlino (1897, 1900, 1909)
  • Budapeŝto (1907, 1925)
  • Londono (1907, 1908, 1927, 1929)
  • Novjorko (1925)
  • Parizo (1931)

Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Budapeŝto

Fontoj[redakti | redakti fonton]