McDonnell Douglas F/A-18 Hornet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el F/A-18)
McDonnell Douglas F-18 Hornet
Tipo: Ĉasaviadilo
Fabrikanto: McDonnell Douglas (Nuna Boeing)
Unua flugo: 18-an de novembro 1978
Enkonduko: 7-an de januaro 1983 (Usona mararmeo)
7-an de januaro 1984 (USMC)
Uzanto: Usona mararmeo
Produktperiodo: 1980-2000
Produktkvanto: 1,480
vdr

La McDonnell Douglas F/A-18 Hornet (F/A-18) estas Usona dumotora tutvetera ĉasaviadilo. F/A-18 ebligas aerbatalan kaj aeratakan mision, tial ricevis signon "F/A" (Ĉasaviadilo kaj Atakaviadilo).

Historio[redakti | redakti fonton]

En aŭgusto 1973, Usona kongreso proponis anstataŭi ĉasaviadilon F-14 pro alta operada kosto. Grumann proponis novan version de F-14, kaj McDonnell Douglas proponis mararmean version de F-15. Tamen tiuj versioj estis tiel altkostaj kiel F-14. En somero 1973, la programo LWF (Malpeza Ĉasaviadilo) influis al decido por nova ĉasaviadilo: La venkanto de konkurso, General Dynamics YF-16 (kiu poste iĝos aerarmea ĉasaviadilo F-16) estis selektita de aerarmeo, sed mararmeo rifuzis ĝin, ĉar ĝi havis "unu motoron": Mararmeo bezonis dumotoran ĉasaviadilon por operado en aviadila ŝipo. La modelo Northrop YF-17 estis pli ideala ĉasaviadila modelo por Usona mararmeo.

En 1975, Usona mararmeo anoncis selekton de YF-17 por nova ĉasaviadilo. Mararmeo petis kunlabori kun McDonnell Douglas al Northrop, ĉar aerarmea programo LWF estis ne adaptebla kun mararmea ĉasaviadila programo VFAX. La 1-an de januaro 1977, Sekretario de Usona mararmeo, W. Graham Claytor anoncis novan ĉasaviadilan modelon, F-18.

La unua debuto de F-18 okazis dum la bombado de Libio en 1986. F-18 ankaŭ partoprenis en Golfa milito kaj Iraka milito, Siria enlanda milito. Nuntempe F/A-18 estas ĉefa ĉasaviadilo de Usona mararmeo (USN) kaj Usona maristinfanterio (USMC). F-18 ankaŭ estas uzata en Kanado, Aŭstralio, Finnlando, Svislando, Hispanio, Malajzio kaj aliaj landoj.

Variantoj[redakti | redakti fonton]

  • F/A-18A/B (1983) : Originala versio de F-18. A (Unu-seĝa versio), B (Du-seĝa versio).
  • F/A-18C/D (1989) : Plibonigita versio de F-18A/B. C (Unu-seĝa versio), D (Du-seĝa versio).
  • F/A-18E Super Hornet (1999) : Plibonigta, Pligrandigita versio de F-18 serio.
  • CF-18: Versio por Kanada Aerarmeo. A (Unu-seĝa versio), B (Du-seĝa versio)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]