FKA twigs
| FKA twigs | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Naskonomo | Tahliah Debrett Barnett | ||||
| Naskiĝo | 16-an de januaro 1988 (38-jaraĝa) en Cheltenham, Gloucestershire | ||||
| Lingvoj | angla vd | ||||
| Loĝloko | Tewkesbury vd | ||||
| Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando | ||||
| Alma mater | St Edward's School, Cheltenham (en) BRIT School St. Edward's School, Cheltenham (en) | ||||
| Familio | |||||
| Amkunulo | Robert Pattinson (2014–2017) Shia LaBeouf (2018–2019) Matty Healy (en) | ||||
| Profesio | |||||
| Alia nomo | twigs • FKA twigs vd | ||||
| Okupo | kantisto dancisto aktoro reĝisoro muzikproduktisto kantaŭtoro drumisto filmreĝisoro | ||||
| Laborkampo | elektronika dancmuziko, pop-muziko, Alternativa Muziko, kantado, danco, aktorado, alternativa rokmuziko, popola muziko kaj elektronika muziko | ||||
| Aktiva dum | 2004– vd | ||||
| |||||
| En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
FKA Twigs ( ankaŭ konata kiel FKA twigs, naskita Tahliah Debrett Barnett la 16-an de januaro 1988 en Tewkesbury, Anglio) estas brita muzikistino, kantistino, aktorino kaj dancistino. Ŝiaj kantoj, kiujn ŝi kutime mem verkas, varias de popmuziko, R&B, [1] elektro [2][3], trip-hopo kaj hiperpopmuziko.[4]
La debuta studia albumo de la kantistino, LP1, estis publikigita en 2014 kaj atingis numeron 16 en la UK Albums Chart kaj numeron 30 en la US Billboard 200. Ĝi poste estis nomumita por la Mercury Prize. En 2015, Barnett publikigis la EP-on M3LL155X. En 2019, post kvarjara paŭzo, ŝi publikigis sian duan studian albumon, Magdalene. Post subskribo kun Atlantic Records, la kantistino publikigis la miksaĵbendon Caprisongs (2022). Ŝia diskografio estis la temo de konstanta kritikista laŭdo, kaj ŝia muziko estis priskribita kiel "ĝenro-fleksanta", ĉerpante el diversaj ĝenroj kiel elektronika muziko, triphopo, R&B kaj avangardo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "FKA Twigs' Futuristic R&B, Violent Femmes' Acoustic Punk", 12 May 2015.
- ↑ Adams, Gregory.
- ↑ Fraden, Angel.
- ↑ Battan, Carrie (August 2013).

