FOCINE
FOCINE | ||
---|---|---|
Komenco | 28-a de julio 1978 vd | |
Antaŭe | Ministry of National Education vd | |
Poste | Q23542901 vd | |
Lando(j) | Kolombio vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
FOCINE estas la mallonga nomo de la Compañía de Fomento Cinematográfico ("Kompanio por Stimulado de Kinoarto"), organizaĵo fondita en Bogoto (Kolombio) por administri la ŝtatan agadon rilate la stimuladon de la nacia kinoarto kaj de la produktado de filmoj far kolombiaj produktistoj, direktoroj, reĝisoroj, aktoroj, k.t.p.
La organizaĵo estis fondita la 28an de julio de 1978, kaj dependis de la kolombia Nacia Ministrejo pri Komunikado Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine. Ĝi estis likvidita en decembro de 1992.
Dum sia ekzistado, FOCINE helpis la produktadon de 29 longaj filmoj.