Faŭno de Eŭropo
La faŭno de Eŭropo estas la aro de ĉiuj bestoj vivantaj en Eŭropo kaj ĉirkaŭaj maroj. Ĉar ne estas natura biogeografia limo inter orienta Eŭropo kaj Azio, eŭropa faŭno estas fakte la okcidenta parto de eŭrazia faŭno.
Antaŭ la alveno de homoj, Eŭropa faŭno estis pli diversa kaj riĉa ol hodiaŭ, parte pro ĉasado kaj detruado de naturmedio, parte pro naturaj kialoj.
Origino de la Eŭropa faŭno[redakti | redakti fonton]
La Eŭropa faŭno ekformiĝis en la Mezozoiko kun la disrompo de la Laŭrazia kontinentego kaj estis poste disigita de ambaŭ Nordameriko kaj Azio en la Eoceno. Dum la kontinentoj alproksimiĝis al sia nuna konfiguracio en frua Kenozoiko, estis en kelkaj tempoj landligado inter Eŭropo kaj Nordameriko tra Gronlando, permesanta la eniron de nordamerikaj bestoj. En tiuj tempoj, pli altaj maraj niveloj foje fragmentigis Eŭropon en insulojn kaj subkontinentojn. Sed en postaj tempoj la marniveloj falis, kaj maroj lasis la ebenaĵojn de okcidenta Rusio, estigante la nunan konekton al Azio (Priaboniano). Aziaj bestoj tiam eniris Eŭropon en granda kvanto, kaj multaj endemiaj eŭropaj grupoj (ekz. primatoj) formortis.
La perioda sinsekvo de malvarmaj kaj varmaj epokoj dum la Plejstoceno kaŭzis kontraŭajn reagojn en du malsamaj aroj de vivestaĵoj: unu disvastiĝis dum la varmaj periodoj kaj la alia dum la malvarmaj.[1]
Insektoj, aliflanke, kaj eĉ kelkaj grandaj bestoj (ekzemple brunaj ursoj) translokigis siajn loĝareojn kun la klimato.
Dum la lasta glaciepoko la ĉeesto de homoj aldonis sian influon al tiu de la klimatŝanĝo. En multaj partoj de Eŭropo la plej grandaj bestoj estis ĉasataj ĝis malapero. La lana mamuto formortis antaŭ la fino de Neolitiko. La lana rinocero, la kaverna pantero kaj la giganta cervo estas aliaj ekzemploj de eŭropaj bestoj formortintaj mallonge antaŭ aŭ mallonge post la fino de la lasta glaciepoko.
Zoogeografiaj regionoj[redakti | redakti fonton]
Maroj kaj oceanoj[redakti | redakti fonton]
La maroj kaj oceanoj ĉirkaŭ Eŭropo entenas la sekvantajn ĉefajn bioregionojn:
- en Atlantiko, la Makaronezian (Acoroj, Madejro, Kanarioj), la Luzitanian (okcidente de Portugalio ĝis okcidente de la Britaj Insuloj) kaj la Arktan;
- norde, la Nordan Maron kaj la Baltan Maron;
- sude, la Mediteraneon.
Nesalaj akvoj[redakti | redakti fonton]
Eŭropo enhavas plurajn gravajn nesalajn bioregionojn. Estas konataj proksimume 15000 specioj de bestoj vivantaj en eŭropaj lagoj kaj riveroj.[2]
Teroj[redakti | redakti fonton]
La ĉefaj teraj bioregionoj de Eŭropo estas:
- arkta, la plej norda kaj plej malvarma, plejparte tundro;
- boreala (Skandinavio, norda Rusio), kun grandaj koniferaj arbaroj;
- atlantika (Britaj Insuloj, atlantika marbordo de Danio ĝis Nordhispanio), kun milda temperata klimato;
- kontinenta (centra Eŭropo, partoj de Rusio, Norditalio);
- mediteranea (landoj apud Mediteraneo);
- panonia (Hungario);
- alpa (montaroj);
- stepa (nur en Rusio kaj Ukrainio).
Pluaj bioregionoj estas apud la Nigra Maro kaj en Turkio.
Mamuloj[redakti | redakti fonton]
Listo de familioj de mamuloj vivantaj en Eŭropo (sen formortintaj aŭ freŝe enigitaj):
- Cerkopitekedoj (makakoj, nur en Ĝibraltaro)(*)
- Leporedoj (leporoj kaj kunikloj)
- Kastoredoj (kastoroj)
- Histrikedoj (histrikoj, nur en Italio) (*)
- Dipodedoj (parte similaj al ĝerbuoj; nur en orienta Eŭropo)
- Kricetedoj (arvikoloj, hamstroj kaj similaj)
- Musedoj (musoj, ratoj ktp)
- Spalakedoj (spalakoj, nur en sudorienta Eŭropo)
- Gliredoj (gliroj, muskardenoj)
- Sciuredoj (sciuroj, marmotoj)
- Erinacedoj (erinacoj)
- Sorikedoj (sorikoj kaj similaj)
- Talpedoj (talpoj)
- 4 familioj de Kiropteroj (vespertoj)
- 9 familioj de Cetacoj (balenoj, delfenoj ktp)
- Bovedoj (bovoj, kaproj, ŝafoj, ĉamoj, eŭropaj bizonoj ktp)
- Cervedoj (cervoj, alkoj, boacoj, kapreoloj ktp)
- Suedoj (porkoj)
- Ekvedoj (ĉevaloj, azenoj)
- Kanisedoj (hundoj, lupoj, ŝakaloj, vulpoj)
- Ursedoj (ursoj)
- Musteledoj (martesoj, meloj, lutroj, ermenoj, guloj ktp)
- Odobenedoj (rosmaroj)
- Fokedoj (fokoj)
- Felisedoj (katoj, linkoj)
- Viverredoj (genotoj)(*)
(*) versajne enkondukitaj en antikva epoko
Birdoj[redakti | redakti fonton]
- Anseroformaj birdoj (Anasa ordo) (Anseriformes)
- Kokoformaj birdoj (Galliformes)
- Gavioformaj birdoj (Gaviiformes)
- Podicipoformaj birdoj (Podicipediformes)
- Podicipedoj (Podicipedidae) greboj
- Procelarioformaj birdoj (Procellariiformes)
- Procelariedoj (Procellariidae) petreloj
- Pelekanoidedoj (Pelecanoididae) merĝopetreloj
- Hidrobatedoj (Hydrobatidae)
- Pelikanoformaj birdoj (Pelecaniformes)
- Pelikanedoj (Pelecanidae) pelikano
- Suledoj (Sulidae) suloj
- Falakrokorakedoj (Phalacrocoracidae) kormoranoj
- Cikonioformaj birdoj (Ciconiiformes)
- Ardeedoj (Ardeidae) ardeoj, egretardeo
- Cikoniedoj (Ciconiidae) cikonioj
- Treskiornitedoj (Threskiornithidae) ibisoj, kulerbekuloj
- Fenikopteroformaj birdoj (Phoenicopteriformes)
- Fenikopteredoj (Phoenicopteridae) flamengoj
- Akcipitroformaj birdoj (Accipitriformes)
- Pandionedoj (Pandionidae) fiŝaglo
- Akcipitredoj (Accipitridae) vulturoj, agloj, akcipitroj
- Falkoformaj birdoj (Falconiformes)
- Turnicoformaj birdoj (Turniciformes)
- Turnicedoj (Turnicidae)
- Gruoformaj birdoj (Gruiformes)
- Ĥaradrioformaj birdoj (Charadriiformes)
- Hematopedoj (Haematopodidae) hematopo
- Ĥaradriedoj (Charadriidae) vanelo, pluvioj
- Rekurbrostruledoj (Recurvirostridae) avoceto, himantopo
- Skolopedoj (Scolopacidae) numenioj aŭ kurloj, tringoj
- Burinedoj (Burhinidae) trielo
- Sterkorariedoj (Stercorariidae) rabmevoj
- Laredoj (Laridae) mevoj
- Ŝternedoj (Sternidae) ŝterno
- Aŭkedoj (Alcidae)
- Pterokloformaj birdoj (Pterocliformes)
- Pterokledoj (Pteroclidae)
- Kolomboformaj birdoj (Columbiformes)
- Kolombedoj (Columbidae) kolomboj, turtoj
- Kukoloformaj birdoj (Cuculiformes)
- Strigoformaj birdoj (Strigiformes)
- Kaprimulgoformaj birdoj (Caprimulgiformes)
- Kaprimulgedoj (Caprimulgidae) kaprimulgoj
- Apusoformaj birdoj (Apodiformes)
- Koracioformaj birdoj (Coraciiformes)
- Alcedinedoj (Alcedinidae) alciono
- Meropedoj (Meropidae) abelmanĝuloj
- Koraciedoj (Coraciidae) koracio
- Upupedoj (Upupidae) upupo
- Pegoformaj birdoj (Piciformes)
- Pegedoj (Picidae) pegoj, koltordulo
- Paseroformaj birdoj (Passeriformes)
- Alaŭdedoj (Alaudidae) alaŭdoj
- Bombiciledoj (Bombycillidae )
- Certiedoj (Certhiidae)
- Cinkledoj (Cinclidae))
- Cistikoledoj (Cisticolidae)
- Egitaledoj (Aegithalidae)
- Emberizedoj (Emberizidae)
- Estrildedoj (Estrildidae)
- Fringedoj (Fringillidae
- Hirundedoj (Hirundinidae) hirundo, murhirundo
- Korvedoj (Corvidae) korvoj, korniko, monedo, pigo, garolo
- Laniedoj (Laniidae) lanioj
- Motaciledoj (Motacillidae)
- Muŝkaptuledoj (Muscicapidae)
- Orioledoj (Oriolidae) oriolo
- Paruedoj (Paridae) paruoj
- Paseredoj (Passeridae) paseroj
- Proneledoj (Prunellidae)
- Regoledoj (Regulidae) regolo
- Remizedoj (Remizidae)
- Silviedoj (Sylviidae)
- Sitedoj (Sittidae)
- Sturnedoj (Sturnidae)
- Tikodromedoj (Tichodromidae)
- Trogloditedoj (Troglodytidae)
- Turdedoj (Turdidae)
Reptilioj[redakti | redakti fonton]
- Testuduloj (ordo Testudines: testudoj)
- Testudedoj (familio Testudinidae: teraj testudoj)
- 3 familioj de riveraj kaj lagaj testudoj (Emydidae, Geoemydidae kaj Trionychidae)
- 2 familioj de martestudoj (Cheloniidae kaj Dermochelyidae)
- Skvamuloj (ordo Squamata: lacertoj kaj serpentoj)
- Blanedoj (familio Blanidae)
- Agamedoj (familio Agamidae: agamoj)
- Ĥameleonedoj (familio Chamaleonidae: ĥameleonoj)
- 3 familioj de gekoj (Gekkonidae, Phyllodactylidae, Sphaerodactylidae)
- Lacertedoj (familio Lacertidae: veraj lacertoj)
- Skinkedoj (familio Scincidae: skinkoj)
- Angvedoj (familio Anguidae: lacertoj similaj al serpentoj)
- Tiflopedoj (familio Typhlopidae: blindaj serpentoj)
- Boaedoj (familio Boidae: boaoj)
- Kolubredoj (familio Colubridae: pluraj nevenenaj serpentoj)
- Lamprofedoj (familio Lamprophidae)
- Viperedoj (familio Viperidae: viperoj)
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Varga Z. S. & Schmitt T. (2008). "Types of oreal and oreotundral disjunctions in the western Palearctic". Biological Journal of the Linnean Society 93: 415–430. COI:10.1111/j.1095-8312.2007.00934.x.
- ↑ ETI CD-ROM European Limnofauna (Visser and Veldhuijzen van Zanten, 2000)