Fabrizio Pennacchietti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Fabrizio Angelo PENNACCHIETTI [faBRIcjo pennakKJETti] (naskita la 14-an de decembro 1938 en Torino) estas itala filologo kaj esperantisto. Lia laborkampo estas semida filologio.

Pennacchietti studis ĉe la Beletra Fakultato en Torino kaj "Scuola Orientale" de la universitato de Romo. Tie li doktoriĝis en 1963 per disertacio pri semida lingvistiko. Li plustudis semidistikon ĉe la universitato de München. En novembro 1969 li ricevis instru-oficon pri Semida Filologio ĉe la universitatoj de Torino kaj de Venecio. De 1969 ĝis 1974 li deĵoris kiel ĝenerala sekretario de la Iraka-Itala Instituto pri Arkeologio en Bagdado. En januaro 1976 li estis nomumita eksterorda profesoro pri hebreaj lingvo kaj literaturo ĉe la universitato de Venecio. En novembro 1979 li estis vokita kiel orda profesoro pri semida filologio al la universitato de Torino.

Li estis ĉefredaktoro de la scienca revuo "Oriens Antiquus" (Romo) de 1977 al 1981. Li estas prezidanto de la instrufako pri orientaj lingvoj kaj literaturoj ĉe la Beletra kaj Filozofia Fakultato kaj membro de la komisiono por la projekto "Erasmus" de la sama fakultato. Li estas membro de "Istituto per l'Oriente" (Romo) kaj de la "Società Italiana di Glottologia".

Pennacchietti estas esperantisto kaj estis membro de la Akademio de Esperanto. Li estas membro de Akademio Comenius, fonda membro de AIS, ties multjara senatano kaj de 2008 al 2011 prezidanto.

(Parto de la ĉi-supra biografieto estas el ISD.)