Fabrizio Venturi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fabrizio Venturi
Persona informo
Naskiĝo 24-an de septembro 1969 (1969-09-24) (54-jaraĝa)
en Florenco
Lingvoj itala
Ŝtataneco Italio
Okupo
Okupo kantaŭtoropianisto
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Fabrizio Venturi, kiu naskiĝis la 24-an de septembro 1969 en Florenco, do nun estas 54-jara, estas itala pianisto, kantaŭtoro kaj organizanto de muzikaj eventoj.

Fabrizio Venturi aliris muzikon en la aĝo de 13, komencante ludi gitaron kaj pianon. Ses jarojn pli poste, en 1988 li diplomiĝis pri reklama grafiko ĉe la Ŝtata arta instituto de Florenco (la nuna Liceo artistico statale di Porta Romana) kaj praktikis dum kelkaj jaroj la profesion de grafikisto samtempe kun tiu de kantisto. Ekde 1984 li partoprenis muzikajn konkursojn kaj inter 1986 kaj 1992 partoprenis muzikajn aranĝojn en Italio kaj eksterlande (Usono, Germanio, Benelukso).[1]

Fabrizio Venturi en koncerto
sceneje

En 1992 li evoluigis sian propran manieron aranĝi siajn kantojn. En 1996 li publikigis la unuopaĵon Basta volersi bene ("Nur amu vin mem"),[2] kun filmeto, kiu laŭ propra, nekonfirmita aserto estis prezentita ĉe la Festivalo de Cannes en la sekcio dediĉita al muzikfilmetoj.[1][3] En 1997 li laŭ propra aserto gajnis pozitivajn gazetarajn recenzojn ĉe la unua muzika konkurso Accademia della canzone (la nuna konkurso Area)[4][1] en Sanremo, sed ne venkis la konkurson. En 2000 li, same laŭ propra aserto, partoprenis la kristnaskan koncerton en la Vatikana halo Sala Nervi[5] en ĉeesto de papo Johano Paŭlo la 2-a, partoprenis kiel gasto en kristana kanta aranĝo en Sanremo kaj koncertis en la katolika evento Monda Junulara Tago okazinta apud Romo.[1][6] Almenaŭ ekde tiam, lia muzikado forte ligiĝas al katolikismo. Nuntempe, li estas organizanto de festivalo de kristana muziko en Sanremo.[7]

Referencoj

Eksteraj ligiloj