Facepalm

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kaino de Henri Vidal, Ĝardeno Tuilerioj, Parizo, 1896. Jen tradicia skulptaĵo; nuntempe eblas kelkaj retbildoj.

Facepalm, kapofrapohontgesto estas iom internacia familiara termino devena el la angla lingvo, kiu aludas la geston konsistantan en meto de la polmo sur la vizaĝo, kiel montro de malespero, indigno aŭ honto. Eblas uzi ĝin kiam oni konsideras, ke vortoj ne povas esprimi ies nivelon de idioteco aŭ sentaŭgeco.

Tial ĝi povus nomiĝi hontgesto en Esperanto, nome gesto per kiu oni povas esprimi sian honton pri io. Alia vorto estas kapofrapo.

En virtualaj babilejoj, danke al la ekesto de memeoj, bildreagoj kaj emoĝioj, la vorto facepalm rapide disvastiĝis ne nur per skribo mem, sed ankaŭ per tiusencaj bildoj o aŭ emoĝioj[1]. La oficiala Unikoda emoĝio estiĝis en la jaro 2016[2].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]