Facundo Cabral

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Facundo Cabral

Facundo Cabral (Fakundo Kabral(o)) (La Plata, Bonaera Provinco, Argentinio, 22-a de majo de 1937[1] - Gvatemalurbo, 9-a de julio de 2011) estis kantisto argentino. Karakteriĝis pro komponaĵoj de popola kanto kaj monologoj kun personaj rakontoj kaj spiritaj pripensadoj.

Biografio

Li havis malfacilan infanaĝon. Poste trafis religion.

Ekde sia karierkomenco li ludis gitaron kaj kantis sola sed ankaŭ kun aliaj kantistoj kiaj Alberto Cortez.

Unu el liaj plej konataj kantoj estas No soy de aquí, ni soy de allá (Mi estas nek de tie ĉi, nek de tie). Fakte li ne loĝis ie ajn, kvankam devis fuĝi el Argentinio dum la diktaturo de Videla.

Kantista kariero

Kabralo kutimis kanti popolajn kantojn. Unufoje li diris: "Mi ekis kanti kun kampuloj, kun la familio Teĉejro. Kaj je la 24-a de februaro de 1954 unu vagabondo deklamis al mi Surmontan Paroladon, kaj mi trovis, ke mi estas naskita. Mi kuris verki unu lulkanton, Vuele bajo, kaj ĉio startis."

Morto

Li estis murdata la 9-a de julio de 2011 en Gvatemalurbo, viktimo de atenco ŝajne kontraŭ entreprenisto Henry Fariña[2] [3][4] [5][6] kiu kondukis la kantiston kaj ties reprezentanton al la Internacia Flughaveno La Aurora el hotelo, por veurado al Nikaragvo.[7][8] La atencintoj veturis per tri aŭtoj en la Bulvardo Liberación de la menciita urbo kaj la entreprenisto vundiĝis dum mortis la kantisto.[9][10]

Diskaro

Jene estas listo nekompleta de ampleksa diskaro DVD y libros la Web de Facundo Cabral

  • El Carnaval Del Mundo,
  • Ferrocarril (1984, Universal music) rekte.
  • Pateando nachos; rekte en Estadio Chico, de Quilmes (1984)
  • Cabralgando, rekte (1985)
  • Entre Dios y el Diablo (1986)
  • Hombre de siempre...
  • El Profeta de Gibrhan
  • Gracias a la vida
  • Sentires
  • Reflexiones
  • Este es un nuevo día
  • El oficio de cantor
  • Secreto
  • Recuerdos de oro
  • Época de oro
  • Mi Vida con Waldo de los Ríos,
  • El Mundo Estaba Tranquilo Cuando Yo Nací,
  • No estás deprimido, estás distraído (2005, Aŭdolibro)
  • Cantar sólo cantar / Cabral sólo Cabral, volumenoj 1 kaj 2 (2006)

Notoj

  1. Un trovador que superó su tragedia
  2. Eraro vokante la ŝablonon {{citaĵo el la reto}}: la parametroj url kaj titolo estu ambaŭ precizigitaj Prensa Libre: .
  3. Eraro vokante la ŝablonon {{citaĵo el la reto}}: la parametroj url kaj titolo estu ambaŭ precizigitaj Prensa Libre: .
  4. Eraro vokante la ŝablonon {{citaĵo el la reto}}: la parametroj url kaj titolo estu ambaŭ precizigitaj Emisoras Unidas: .
  5. Eraro vokante la ŝablonon {{citaĵo el la reto}}: la parametroj url kaj titolo estu ambaŭ precizigitaj El Periodico: .
  6. Eraro vokante la ŝablonon {{citaĵo el la reto}}: la parametroj url kaj titolo estu ambaŭ precizigitaj El Periodico: .
  7. Eraro vokante la ŝablonon {{citaĵo el la reto}}: la parametroj url kaj titolo estu ambaŭ precizigitaj 20 Minutos.es: .
  8. Eraro vokante la ŝablonon {{citaĵo el la reto}}: la parametroj url kaj titolo estu ambaŭ precizigitaj Prensa Libre: .
  9. Eraro vokante la ŝablonon {{citaĵo el la reto}}: la parametroj url kaj titolo estu ambaŭ precizigitaj Prensa Libre: .
  10. Eraro vokante la ŝablonon {{citaĵo el la reto}}: la parametroj url kaj titolo estu ambaŭ precizigitaj Emisoras Unidas: .