Saltu al enhavo

Fadenvosta manako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Fadenvosta manako
Plenkreska masklo en Brazilo
Plenkreska masklo en Brazilo
Plenkreska ino en Brazilo
Plenkreska ino en Brazilo
Biologia klasado
Regno: Animalia - animaloj
Filumo: Chordata - ĥorduloj
Klaso: Aves - birdoj
Ordo: Passeriformes - paseroformaj
Familio: Pipridae - pipredoj
Genro: Pipra - pipro, manako
Specio: P. filicauda - fadenvosta manako
Pipra filicauda
Spix, JB, 1825
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo  Ĉiujare ĉeestanta
Natura arealo
  •  Ĉiujare ĉeestanta
  • Natura arealo
  •  Ĉiujare ĉeestanta
  • Subspecioj
    Sinonimoj
    • Teleonema filicauda
    • Pipra filifera
    Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    La fadenvosta manako[1] (latine Pipra filicauda) estas birdospecio el la familio de pipredoj. Ĝi havas 2 subspeciojn troviĝantajn en norduesta Sudameriko.

    Taksonomio

    [redakti | redakti fonton]

    Laŭ AviList[2], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj por tiu specio, kaj ties Esperantaj nomoj[1]:

    Etimologio

    [redakti | redakti fonton]

    La scienca genra nomo Pipra venas el la antikva greka πίπρα (pipra) indikanta etan birdon menciitan de Aristotelo kaj aliaj aŭtoroj, sed neniam ĝuste identigitan[3].

    La specia epiteto filicauda estas kunmetaĵo el latino fīlum (= "fadeno") kaj cauda (= "vosto"), pro la longaj kurbaj filamentoj ĉe la fino de la vostoplumoj de ambaŭ seksoj de tiu specio[3].

    La Fadenvosta manako estas sekse dimorfa. La specio estas 11 ĝis 12 cm longa, ekskludante la samnomajn vostajn filamentojn. La filamentoj de la masklo aldonas ĉirkaŭ 4 cm al ĝia longo kaj tiuj de la ino ĉirkaŭ 2.5 cm. La specio pezas averaĝe ĉirkaŭ 14 g. Plenkreskaj maskloj de la nomiga subspecio havas flavajn antaŭkronon, vizaĝon kaj gorĝon; la cetero de ilia krono, nuko kaj flankoj de la kolo estas hele ruĝaj. La cetero de iliaj supraj partoj, flugiloj kaj vosto estas nigraj. Iliaj tutaj subaj partoj estas flavaj. Ili havas blankajn aŭ blankecajn irisojn. Plenkreskaj inoj havas plejparte obtuze olivecverdan kapon, suprajn partojn, flugilojn kaj voston. Ilia vizaĝo kaj brusto havas flavan nuancon; ilia malsupra brusto kaj ventro estas grizecaj, plej helaj sur la ventro. Ili havas palgrizajn aŭ magentajn ĝis blankecajn irisojn. Ambaŭ seksoj havas nigrecan bekon kaj fulgoruĝecajn krurojn kaj piedojn. Nematuruloj de ambaŭ seksoj similas al plenkreskaj inoj sed havas brunajn irisojn. Subspecio P. f. subpallida estas esence la sama kiel la nomiga kvankam maskloj estas iomete pli palaj ĝenerale.[4]

    Disvastiĝo kaj habitato

    [redakti | redakti fonton]

    La fadenvosta manako troviĝas en suda kaj uesta Venezuelo, Kolombio, eosta Ekvadoro, nordeosta Peruo kaj norduesta Brazilo. Ĝi vivas en galeriaj arbaroj, duarangaj arbaretoj, kaj en ĉiuj vivejoj proksime de riveretoj; plejparte sub 300 m, sed ĝis 500 m en Peruo, 750 m en Ekvadoro kaj 1000 m en Venezuelo[3].

    Referencoj

    [redakti | redakti fonton]
    1. 1,0 1,1 Ornitologia taksonomio.
    2. AviList v2025, konsultita la 9-an de feb. 2026.
    3. 3,0 3,1 3,2 Birds of the World, Wire-tailed Manakin.
    4. Snow, D. (2020). Wire-tailed Manakin (Pipra filicauda), version 1.0. En Birds of the World (J. del Hoyo, A. Elliott, J. Sargatal, D. A. Christie, kaj E. de Juana, Editors). Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, NY, USA. [1] Alirita la 5an de Oktobro, 2025