Fago
Fago | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Folioj kaj semoj de Eŭropa fago
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Specioj
| ||||||||||||
Fagus crenata - Turna fago | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Fago (Fagus) estas holarktisa genro de dek specioj de deciduaj arboj en la familio fagacoj. Ili devenas de Eŭropo, Azio, kaj Nordameriko. Ili estas ekonomie gravaj arboj kun globformaj, long-pedunklaj masklaj amentoj kaj kun femalaj amentoj sur mallongaj, rigidaj staraj pedunkloj. La fruktoj estas po du triangulaj nuksoj en moldorna kupulo el kunkreskintaj brakteoj. Ili estas manĝeblaj sed iomete amargusta pro la alta titro da tanino. La ligno estas tre multe utiligita, valora. Mez-Eŭropa arbo, kiu ŝatas la malsekan klimaton. Kreskas 30-48 m, la arbokrono estas fermita, surfunde kreskas nur malmultaj arbustoj, herboj. Toleras la ombron. La krusto estas glata kaj griza ĉe la pli maljunaj arboj.
Vidu ankaŭ
Freŝdataj genetikaj esploradoj estas montrintaj ke la genro notofago ne apartenas al fagacoj sed konstituas sian propran familion, la notofagacojn.