Fahrenwalde

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fahrenwalde
Blazono
Fahrenwalde (Germanio)
Fahrenwalde (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio
Distrikto Distrikto Antaŭpomerio-Greifswald
Komunumaro Amt Uecker-Randow-Tal
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 039747
Poŝtkodo 17309
Aŭtomobila kodo VG
Oficiala Municipokodo 13075032
Politiko
Komunumestro Walter Krümmel
Adreso de la administrejo Lindenstraße 32
17309 Pasewalk
Demografio
Loĝantaro 270 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 53° 26′ N, 14° 4′ O (mapo)53.43333333333314.066666666667Koordinatoj: 53° 26′ N, 14° 4′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 70 m
Areo 26,10 km²
Oficiala retejo http://www.amt-uecker-randow-tal.de/9.0.html
vdr

Fahrenwalde [fa:renVALde] estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Antaŭpomerio-Greifswald en la oriento de la federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio, kaj apartenas al la administra komunumaro Amt Uecker-Randow-Tal de pluraj proksime kunlaborantaj najbaraj komunumoj. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 270 loĝantojn. Norde ĝi havas limon kun la urbo Pasewalk kaj la komunumo Polzow, okcidente situas la komunumo Züsedom, oriente la komunumoj Bergholz kaj Rossow. La komunumo situas ĉirkaŭ 20 kilometrojn for de la landlimo al Pollando. Krome la komunumo havas limon kun la distrikto Uckermark, kiu jam apartenas al Brandenburgio. La loĝantoj vivas en la komunumaj partoj Bröllin, Friedrichshof und Karlsruh.

Ĉirkaŭ naŭ kilometroj for situas la aŭtoŝosea el/enveturejo Pasewalk-Ost de la aŭtoŝoseo A20. Ĉirkaŭ 10 kilometroj for estas trajnstacio en Pasewalk. Interesaj konstruaĵoj en Fahrenwalde estas la preĝejo kaj ventomuelilo, kiun oni konstruis en la jaro 1900. Ĝis la komenco de la 1990aj jaroj oni ankoraŭ uzis ĝin, sed kiel motormuelilo. Poste la konstruaĵon aĉetis privatulo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En Fahrenwalde ĉiujare okazas montroplugado