Fajumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Faijumo)
Fajumo
oazo, urbo
Fajuma oazo.
Lando Egiptio Egiptio
Provinco Provinco Fajum
Historiaj regionoj Antikva Egiptio, Ptolemea Egiptio, Romia Egiptio, Mameluka Egiptio
Memorindaĵoj Tekstoj de ĉerkoj
Situo Fajumo
 - koordinatoj 29° 18′ 30″ N 30° 50′ 39″ O / 29.30833 °N, 30.84417 °O / 29.30833; 30.84417 (mapo)
Loĝantaro 316 772 (2006)
Horzono OET (UTC+2)
 - somera tempo OEST (UTC+3)
Situo enkadre de Egiptio
Situo enkadre de Egiptio
Situo enkadre de Egiptio
Situo enkadre de Afriko
Situo enkadre de Afriko
Situo enkadre de Afriko
Vikimedia Komunejo: Faiyum
Map

Fajumo (arabe لفيوم, transkribe Fajum, laŭ sistemo DMG Fayyūm, antikva nomo Ŝedet) estas urbo de centra Egiptio. Situanta je ĉ. 90 km sudokcidente de Kairo, ĝi estas ĉefurbo de la moderna provinco Fajum. Ĝi situas en la samnoma, granda baseno (Fajum-baseno) en alto de 24m super la marnivelo, 250 km de la Mediteraneo.

La urbo okupas parton de la iama loko de Krokodilopolo. Fondita ĉirkaŭ 4000 a.K., ĝi estas la plej malnova urbo en Egiptio kaj unu el la plej malnovaj urboj en Afriko. Ĝi estas konata pro la fajumaj mumiaj portretoj.

Komerca strato en Fajumo

Geografio[redakti | redakti fonton]

Fajumo situas en dezerto. Beni Suefo troviĝas 36, Helŭano 76, Gizo 86, ĉefurbo Kairo 90, Ismailio 198, kilometrojn (aere) [1].

Fajum-baseno[redakti | redakti fonton]

La urbo kaj ties ĉirkaŭo formas centron de la ozaosimila Fajum-baseno, kiu estas ligita per la Bahr Yusuf (Josef-kanalo) kun la rivero Nilo. En la nordo troviĝas en depresio la ne-elflua Karun-lago, kiu estis establita antaŭ 3900 jaroj kiel aldona inunda zono por la Nilo.

La Fajum-baseno estas nun „legomĝardeno de Kairo“ kaj en la antaŭdinastia epokoestis larĝa marĉa lando. Em la Meza Imperio, la marĉoj estis sekigitaj sub regado de faraonooj Amenemhet la 2-a kaj Sesostris la 2-a per kanaloj kaj lagetoj, por ke la areo estu uzebla por agrikulturo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Fajumo situas en arida klimato (BWh) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas nur 7 mm. La averaĝa jara temperaturo estas 21 °C kaj varias inter 13-29 °C.

Historio kaj arĥeologio[redakti | redakti fonton]

Fajumaj mumiaj portretoj

Ene de la baseno[redakti | redakti fonton]

En nordoriento de la baseno situas la antikva setlejo Bakĥias (hodiaŭ Kom Umm el-Atl), kies flortempo estis en la greko-romia epoko.

Orienta vala elirejo[redakti | redakti fonton]

Ĉe la orienta valenirejo situas El-Lahun.

Basena ĉirkaŭo[redakti | redakti fonton]

La plej gravaj artefaktoj estas la Fajumaj mumiaj portretoj, sur lignaj tabuloj koloraj portetoj el la unua postkristnaska jarcento.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Carolin Arlt: Das Fayyûm in Hellenismus und Kaiserzeit. Fallstudien zum multikulturellen Leben in der Antike. Harrassowitz, Wiesbaden 2013, ISBN 978-3-447-06925-0.