Fajnbeka korelo
| Biologia klasado | ||||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||||
| Cacatua tenuirostris | ||||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
La Fajnbeka korelo (Cacatua tenuirostris) aŭ ankaŭ Fajnbeka kakatuo, Longbeka korelo kaj Longbeka kakatuo[1] estas mezgranda kakatuo endemia de Aŭstralio. Ĝi estas simila laŭ aspekto al la Sanga korelo.[2] Tiu ĉi specio estas ĉefea blanka, kun ruĝecrozkoloraj vizaĝo kaj frunto, kaj havas longan, palan bekon, kiu estas uzata por fosi serĉe de radikoj kaj semoj. Ĝi havas ruĝecrozkolorajn plumojn ankaŭ sur brusto kaj ventro.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]La Fajnbeka korelo ne havas agnoskitajn subspeciojn.[3] La unuan formalan skribitan priskribon faris la germana natursciencisto Heinrich Kuhl en 1820.[3] Tiu kakatuo estas unu el kelkaj rilataj specioj nomitaj koreloj kaj klasigitaj en la subgenron Licmetis ene de la genron Cacatua, kies membroj estas konataj kiel "blankaj kakatuoj".
Aspekto
[redakti | redakti fonton]La plenkreska longbeka korelo estas de 38 ĝis 41 cm longa,[4] havas enverguron de ĉirkaŭ 80–90 cm, kaj averaĝe pezas 567 g.[4] Ĝi havas longan, ostokoloran bekon, kaj randon de senpluma, blueta haŭto ĉirkaŭ la okuloj. La plumaro estas ĉefe blanka kun ruĝecaj plumoj ĉirkaŭ la okuloj kaj bridoj. La malsupra flanko de la flugiloj kaj vostoplumoj estas nuancaj per flava koloro.
Distribuado kaj habitato
[redakti | redakti fonton]La longbeka korelo troveblas en naturo en Viktorio kaj sudorienta Novsudkimrio. Ĝi etendis sian teritorion ekde la 1970-aj jaroj ĝis Melburno, Viktorio[5] kaj nun troveblas en Tasmanio, [6] Suda Aŭstralio[7] kaj sudorienta Kvinslando.[8] Naturiĝinta populacio loĝas en Perto, Okcidenta Aŭstralio ekde la mezo de la 1980-aj jaroj,[9] kio havas konservadajn implicojn, ĉar ĉi tiu specio povus hibridiĝi kun la endanĝerigita Fosanta korelo.
La longbeka korelo troviĝas en herbaj arbaroj kaj herbejoj, inkluzive de paŝtejoj, kampoj de agrikulturaj kultivaĵoj kaj urbaj parkoj.[4]
Ekologio kaj kutimaro
[redakti | redakti fonton]

Reproduktado
[redakti | redakti fonton]Reproduktado ĝenerale okazas de aŭstrala vintro ĝis printempo (de julio ĝis novembro).[2] Longbekaj koreloj formas monogamajn parojn kaj ambaŭ seksoj kunhavas la taskon konstrui la neston, kovi la ovojn kaj zorgi pri la idoj.[4] Nestoj estas faritaj en putriĝantaj derompaĵoj,[2] la kavaĵoj de grandaj malnovaj eŭkaliptoj, kaj foje en la kavaĵoj de lozaj ŝtonetaj klifoj.[4] 2-3 malbrile blankaj, ovalformaj ovoj[2] estas demetitaj sur tegaĵo el putriĝa ligno.[4] La kovado daŭras ĉirkaŭ 24 tagoj kaj la idoj pasigas ĉirkaŭ 56 tagojn en la nesto.[4]
Manĝado
[redakti | redakti fonton]
La longbeka korelo tipe elfosas radikojn, semojn, bulbotuberojn kaj bulbojn, precipe el Romulea.[2] Indiĝenaj plantoj manĝataj inkluzivas murnongon Microseris lanceolata, sed granda parto de la dieto de la birdo nun inkluzivas enkondukitajn plantojn.[4]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ . Slender-Billed Corella birds. birdchannel.com. Arkivita el la originalo je 2014-03-24. Alirita 27a de Marto 2014 .
- ↑ 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Pizzey, Graham; Knight, Frank (1997). Field Guide to the Birds of Australia. Sydney, Australia: HarperCollins. p. 264. ISBN 0-207-18013-X.
- ↑ 3,0 3,1 Zoological Nomenclature Resource: Psittaciformes (Version 9.013). www.zoonomen.net (2008-12-29).
- ↑ 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 4,5 4,6 4,7 Birds in Backyards - Long-billed Corella
- ↑ (2011) “The bird fauna of Melbourne: Changes over a century of urban growth and climate change, using a benchmark from Keartland (1900)”, The Victorian Naturalist (EN) 128, p. 210–232.
- ↑ (2017) Tasmanian Bird Report No. 38 July 2017. Hobart, Tasmania: BirdLife Tasmania.
- ↑ (1985) “Distribution of the long-billed corella in South Australia”, South Australian Ornithologist 29, p. 197–205.
- ↑ (2001) “Little and long-billed Corellas feeding on hoop pine seeds, and their 'footedness'”, Sunbird: Journal of the Queensland Ornithological Society (EN) 31, p. 30–32.
- ↑ (2020) “Movement of introduced Little Corellas 'Cacatua sanguinea' and Long-billed Corellas 'C. tenuirostris' in south-western Western Australia”, Australian Field Ornithology (EN) 37, p. 48–55. doi:10.20938/afo37048055.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Rowley, Ian. (1997) Sandgrouse to Cuckoos, Handbook of the Birds of the World 4. Lynx Edicions. ISBN 9788487334221.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||||||||||||||


