Fajra senveprigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fajra senveprigo en Hokajdo

La fajra senveprigo estas agrikultura metodo praktikata de pratempo en la tuta mondo. Ĝi konsistas en bruligado de la kreskaĵoj por liberigi lokon por terkultivado aŭ paŝtado kaj sterki la grundon per cindroj.

Avantaĝoj kaj malavantaĝoj[redakti | redakti fonton]

Tiu tekniko havas la avantaĝojn:

  • Ĝi permesas forigi la veprojn kaj la sekajn plantajn restaĵojn kaj malfruigas la kreskon de la herbecaj plantoj.
  • La cindroj havas sterkan efikon.
  • Estas plej malmultekosta metodo por vastaj spacoj en malglata tereno.
  • Ĝi permesas malgrandigi la kvanton da brulaĵo, kiu povus nutri incendiojn.
  • Adekvate uzate, ĝi ne nocas al la grundo, la faŭno kaj la flaŭro. En iaj okazoj ĝi povas havi profitan efikon malfermi la vivmediojn kaj pligrandigi la biodiversecon.

Sed ĝi elmontras iujn danĝerojn[1]:

  • Senzorge farate, ĝi maloportunas al la protektadon de la bestaro, malbonigas la grundon kaj perturbas la ekologian ekvilibron.
  • Ĝi povas estigi incendiojn.
  • Ĝi estigas ellason de toksaj substancoj: dioksinoj, gudroj, kiujn oni povas trovi en la viando aŭ la lakto de bestoj paŝtitaj sur tiaj terenoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]