Fajro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Torĉoflamo.
Eksterhejma fajro uzante lignon, nome ŝtiparo.
Brulo kaj malbrulo de amaso el lignaĵoj.
La fajromapo montras la lokojn de aktivaj brulofajroj (incendioj) tra la ttua mondo en monata tempoperiodo, bazita sur observoj el la Moderate Resolution Imaging Spectroradiometer (MODIS) de la tersatelito de NASA. La koloroj estas bazitaj sur kalkulo de la nombro (ne de grando) de fajroj observitaj en areo de 1,000 km². Blankaj pikseloj montras la altan pinton de la kalkulo — tiom multaj kiom ĝis 100 fajroj en areo de 1,000 km² tage. Flavaj pikseloj montras tiom multajn kiom ĝis 10 fajroj, oranĝaj montras tiom multajn kiom ĝis 5 fajroj, kaj ruĝaj areoj tiom multajn kiom ĝis 1 fajro tage.

Fajro estas fenomeno konsistanta en brulkonsumado de diversaj substancoj, kun produktado de lumo kaj varmo, krom de aliaj reagoproduktaĵoj.[1] kemie, ĝi estas rapida oksida reago nome brulo de ia materialo. Por havi fajron oni devas miksi oksidigontan kaj oksidigotan kemiaĵojn, kaj poste enmeti sufiĉe da energio por komenci ĝin - sed poste ĝi faras sian propran energion por daŭrigi sin. Pli malrapidaj oksidigaj procezoj kiaj rustiĝadodigestado ne estas inkluditaj en tiu difino.

Fajro estas verma ĉar la konverto de la malforta duobla ligo en molekula oksigeno, O2, al pli fortaj ligoj en la brulo produktas karbonan dioksidon kaj akvo liberigas energion (418 kJ por 32 g de O2); la liberigita energio de la brulaĵo lusad nur gravan rolon tie.[2] Je ia punkto en la brulreago, nome la ekbrula punkto, flamoj estas produktitaj. La flamo estas la videbla parto de la fajro. Flamoj konsistas ĉefe el karbona dioksido, akva vaporo, oksigeno kaj nitrogeno. Se estas sufiĉe da varmo, la gasoj povas iĝi ionigitaj por produkti plasmon.[3] Depende el la brulataj substancoj, kaj el malpuraĵoj eksteraj, la koloro de la flamo kaj la intenseco de la fajro estos diferencaj.

Fajro en ties plej oftaj formoj povas rezulti en incendio, kio havas la eblon okazigi fizikan damaĝon pere de brulo. Fajro estas grava procezo kiu tuŝas ekologiajn sistemojn tra la tuta mondo. La pozitivaj efikoj de fajro estas stimulado de la kresko kaj eltenado de variaj ekologiaj sistemoj. Fajro estis uzataj de homoj por kuirado, generado de varmo, lumo, signalado, kaj elpelado. La negativaj efikoj de fajro estas akcidentoj al vivo kaj posedaĵoj, atmosfera poluado, kaj akvo malpurigo.[4] Se fajro movas protektan vegetaĵaron, forta pluvo povas konduki al pliigo de la grunderozio pro akvo.[5] Ankaŭ, kiam la vegetaĵaro estas bruligita, la nitrogeno kiun ĝi enhavas estas liberigita en la atmosferon, malkiel elementoj kiaj la kalio kaj la fosforo kiuj restas en cindroj kaj estas rapide reuzataj en la grundon. Tiu perdo de nitrogeno okazigita de fajro produktas longdaŭran malpliigon en la fekundeco de la grundo, kiu nur malrapide rekuperiĝas kiel nitrogeno kiam ĝi estas "fiksita" el la atmosfero pere de lumo kaj de guŝplantoj kiaj trifolio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La eltrovo de fajro antaŭ proksimume 400.000 jarojn, estis tre grava por la disvastigo de civilizo. Ekzemple, uzante fajron, homoj povis moviĝi en pli malvarmajn zonojn, kiuj estis antaŭe tro negastamaj por ili. Ĉi tio rapidigis la disvastigon de prahomoj trans la mondo. Homoj kiu povis regi fajron, povis ŝirmi sin (el vetero kaj el malamikoj) en pli bonaj loĝejoj en kavernoj.

Uzi fajron ankaŭ havis influon al homa fizika disvolviĝo. Pro kuirita manĝaĵo grandaj dentoj estis nenecesaj, kaj dentoj iom post iom evoluis al la pli malgrandaj, kiuj karakterizas modernajn homojn. Fajro ankaŭ donis eblecon al metalprilaboro, helpis la homaron al progreso en la bronza kaj fera epokoj.

Mitologio[redakti | redakti fonton]

La antikvaj Grekoj konsideris la fajron tiel granda eltrovo, ke ili kredis ĝin donaco de unu el la Titanoj, nome Prometeo, al homoj. Laŭ Greka mito, Prometeo estis punita de la dioj pro tio ke li donis la sekreton pri fajro al homoj. Ĉi tiu mito, kune kun multaj aliaj rakontoj kaj kutimoj, montras kiel antikvaj homoj multe grave konsideris ilian regadon de fajro.

Fizikaj proprecoj[redakti | redakti fonton]

Kemio[redakti | redakti fonton]

(farota)

Flamo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Flamo.
Diversaj flamoj de Bunsen-bruligilo

Flamo estas la ejo de brulantaj aŭ alie ekzoterme reagantaj gasoj kaj vaporoj, en kie radiado videbla estas emisiita. La koloro kaj la temperaturo de flamo dependas de la specio de la brulaĵo. Signifika parto de la flam-koloro estas kaŭzita per :

  • oranĝkoloro: fulgeroj
  • turkiskolora: aktivigitaj C2 kaj CH-radikaloj

Flamotemperaturoj[redakti | redakti fonton]

(farota)

Fajrekologio[redakti | redakti fonton]

Ĉiu natura ekosistemo havas sian propran fajroreĝimon, kaj tiele la organismoj de tiuj ekosistemoj estas adaptitaj aŭ dependaj el tiu fajroreĝimo. Fajro kreas mozaikon de diferencaj habitatajn areojn, ĉiu je diferenca stadio de sukcesio.[6] Diferencaj specioj de plantoj, animaloj, kaj mikroboj specializiĝas en la espluatado de partikulara stadio, kaj per kreado de tiuj diferencaj tipoj de areoj, fajro ebligas ke pli granda nombro de specioj ekzistu ene de difinta pejzaĝo aŭ ekologia aŭ geografia areo.

Fosilia registro[redakti | redakti fonton]

Nuntempa natura fajro kaj minacataj cervoj.

La fosilia registro de fajro unuafoje aperis kun la establo de ter-bazita flaŭro en la mezo de la Ordovicio, antaŭ 470 milionoj da jaroj,[7] kio ebligis la akumuladon de oksigeno en la atmosfero kiel neniam antaŭe, ĉar la novaj amasoj de terplantoj elpumpis ĝin kiel ruba produkto. Kiam tiu koncentro superis la 13%, ĝi ebligis naturajn fajrojn.[8] Natura fajro estis unuafoje registrita en fosilioj de fino de la Silurio, antaŭ 420 milionoj da jaroj, ĉe fosilioj de karbigitaj plantoj.[9][10] Krom polemika vakuo en la fino de Devonio, karbo ekzistis ekde tiam.[11] La nivelo de atmosfera oksigeno estas tre rilata al la hegemonio de karbo: klare oksigeno estas ŝlosila faktoro por la abundo de naturaj fajroj.[12] Fajro iĝis pli abunda ankaŭ kiam herboj disradiiĝis kaj iĝis la hegemonia komponanto de multaj ekosistemoj, antaŭ ĉirkaŭ 6 al 7 milionoj da jaroj;[13] tiu brulaĵotaro havigis tindron kiu ebligis pli rapidan disvatigon de fajro. Tiuj disvastigitaj fajroj povis estis komencintaj pozitivan memnutran procezon, pere de kiu ili produktis pli varman, pli sekan klimaton pli preta bruliĝi.[14]

Homa kontrolo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Fajroregado.

Regado de fajro fare de unuaj homoj estis turnpunkto en la socikultura evoluo, kiu ebligis homojn disvastiĝi pro la nutrado per kuiritaj proteinoj kaj karbohidratoj, pro ebligo de homa agado dum noktaj horoj kaj pro protekto kontraŭ rabbestoj.[15]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj proverboj pri fajro en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[16]:

  • Citaĵo
     Fajro provas la oron, mizero la koron. 
  • Citaĵo
     Kie fumo leviĝas, tie fajro troviĝas. 
  • Citaĵo
     Sen fajro ne brulas eĉ pajlo. 

Fajro en kulturo[redakti | redakti fonton]

  • Fajro estas unu el la kvar klasikaj elementoj de antikva Grekio kune kun tero, aero kaj akvo.
  • Feu d'artifice (FajraĵoArtfajraĵo), Op. 4 (Fajraĵo, en rusa Фейерверк, Feyerverk) estas frua komponaĵo de Igor Stravinski, verkita en 1908.
  • El amor brujo (La sorĉa amo) estas baledo de Manuel de Falla kiu enhavas tre popularajn pecojn inspiritajn de kaj rilatajn al fajro, nome Danza ritual del fuego (ceremonia danco de fajro) kaj la Canción del fuego fatuo (kanto de la vag-lumo), el kiuj la unua populare konata kiel Danco de la fajro estas unu el la plej popularaj muzikpecoj kaj de Falla kaj de la tuta hispana klasika muziko.
  • Estas kanto nomata Fire (esperante: "Fajro") de sudkorea hiphopa grupo 2NE1 (6-a de Majo 2009).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (Novembro 2009) "Glossary of Wildland Fire Terminology". Alirita 2008-12-18. 
  2. Schmidt-Rohr, K. (2015). "Why Combustions Are Always Exothermic, Yielding About 418 kJ per Mole of O2" J. Chem. Educ. 92: 2094-2099. http://dx.doi.org/10.1021/acs.jchemed.5b00333
  3. Helmenstine, Anne Marie. What is the State of Matter of Fire or Flame? Is it a Liquid, Solid, or Gas?. About.com. Alirita 2009-01-21.
  4. Lentile, et al., 319
  5. Morris, S. E. and Moses, T. A. (1987), Forest Fire and the Natural Soil Erosion Regime in the Colorado Front Range. Annals of the Association of American Geographers, 77: 245–254
  6. Begon, M., J.L. Harper kaj C.R. Townsend. 1996. Ecology: individuals, populations, and communities, Tria Eldono. Blackwell Science Ltd., Cambridge, Massachusetts, USA.
  7. Wellman, C. H.; Gray, J. (2000). "The microfossil record of early land plants". Philos Trans R Soc Lond B Biol Sci 355 (1398): 717–31; discussion 731–2. doi:10.1098/rstb.2000.0612. PMC 1692785. PMID 10905606.
  8. Jones, Timothy P.; Chaloner, William G. (1991). "Fossil charcoal, its recognition and palaeoatmospheric significance". Palaeogeography, Palaeoclimatology, Palaeoecology 97 (1–2): 39–50. doi:10.1016/0031-0182(91)90180-Y.
  9. Glasspool, I.J.; Edwards, D.; Axe, L. (2004). "Charcoal in the Silurian as evidence for the earliest wildfire". Geology 32 (5): 381–383. doi:10.1130/G20363.1.
  10. Scott, AC; Glasspool, IJ (2006). "The diversification of Paleozoic fire systems and fluctuations in atmospheric oxygen concentration". Proceedings of the National Academy of Sciences of the United States of America 103 (29): 10861–5. doi:10.1073/pnas.0604090103. PMC 1544139. PMID 16832054.
  11. Scott, AC; Glasspool, IJ (2006). "The diversification of Paleozoic fire systems and fluctuations in atmospheric oxygen concentration". Proceedings of the National Academy of Sciences of the United States of America 103 (29): 10861–5. doi:10.1073/pnas.0604090103. PMC 1544139. PMID 16832054.
  12. Bowman, D. M. J. S.; Balch, J. K.; Artaxo, P.; Bond, W. J.; Carlson, J. M.; Cochrane, M. A.; d'Antonio, C. M.; Defries, R. S.; Doyle, J. C.; Harrison, S. P.; Johnston, F. H.; Keeley, J. E.; Krawchuk, M. A.; Kull, C. A.; Marston, J. B.; Moritz, M. A.; Prentice, I. C.; Roos, C. I.; Scott, A. C.; Swetnam, T. W.; Van Der Werf, G. R.; Pyne, S. J. (2009). "Fire in the Earth system". Science 324 (5926): 481–4. Bibcode:2009Sci...324..481B. doi:10.1126/science.1163886. PMID 19390038
  13. Retallack, Gregory J. (1997). "Neogene expansion of the North American prairie". PALAIOS 12 (4): 380–90. doi:10.2307/3515337.
  14. Bowman, D. M. J. S.; Balch, J. K.; Artaxo, P.; Bond, W. J.; Carlson, J. M.; Cochrane, M. A.; d'Antonio, C. M.; Defries, R. S.; Doyle, J. C.; Harrison, S. P.; Johnston, F. H.; Keeley, J. E.; Krawchuk, M. A.; Kull, C. A.; Marston, J. B.; Moritz, M. A.; Prentice, I. C.; Roos, C. I.; Scott, A. C.; Swetnam, T. W.; Van Der Werf, G. R.; Pyne, S. J. (2009). "Fire in the Earth system". Science 324 (5926): 481–4. Bibcode:2009Sci...324..481B. doi:10.1126/science.1163886. PMID 19390038
  15. ↑ Energy and Human Evolution. de David Price [1] Alirita la 6an de Marto 2016.
  16. [2]
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Fire en la angla Vikipedio.