Fajron sentas mi interne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fajron sentas mi interne
Aŭtoro Ulrich Matthias
Eldonjaro 1990
Eldoninto Pro Esperanto
vdr

Fajron sentas mi interne, eldonita en 1990 de Pro Esperanto, estas romano verkita de Ulrich Matthias orginale en Esperanto.

Tiu libro konstituas parton de la Baza legolisto kiun William Auld kompilis en 1988 kaj ĝisdatigis en 1997.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La verko rakontas la historion de Manfred Brinkmann dum la lernejaj jaroj.

La rakonto komenciĝas dum la adoleskaĝo de la protagonisto, Manfred Brinkmann. Malfacilas por li dormi, kiu malbonas pro tio, ke li estas lernanto ĉe alta lernejo en Germanio. Li penas endormiĝi malgraŭ siaj sinmortigemaj pensoj. Fifine li povas ekdormi pensante pri Martina, knabino, kiun li amas. Manfred biciklas al la lernejo, kie li havas problemojn pro lia anksio. Kvankam li estas sufiĉe inteligenta, li ne parolas ofte en la klasoj. Manfred revenas hejmen kaj lia patro batas lin pro tio, ke li rifuzis tuj meti sian biciklon en la kelo. Manfred ŝanceliĝas, sed rezolucias ne sinmortigi por tio, ke li povu plibonigi la mondon. Li verkas artikolon, kiu titoliĝas "Inter aliuloj" kaj aldonas ĝin al la redaktaro de la lernejana gazeto. Manfred sentas triumfon pro la pozitiva ricevo de la artikolo de la redaktaro. Tamen, multe da liaj samklasanoj ne tiom ŝatas ĝin. Martina, al kiu li sendis leteron konfesantan sian amon, respondas riproĉnte lin pro tio, ke li prijuĝas siajn kunhomojn kaj nomas ilin bagatelemaj. Manfred malpliamas Martinan kaj miras, kial neniom da liaj samklasanoj alparolas lin.

Manfred iras al la kinejo kaj renkontas mezaĝan viron, kiu nomiĝas Erik. Erik parolas al Manfred afable kaj aĉetas biletojn por si ambaŭ. Ili spektas filmon kune kaj Erik metas sian manon inter la gamboj de Manfred. Manfred sentas sin nekomforta. Erik ofertas monon al Manfred, kaj li rifuzas.

Manfred abiturientiĝas kaj iras al universitato por studi matematikon. Ĉe la universitato, li aranĝas rendevuon kun psikoterapiisto por helpi al li pli facile konatiĝi kun aliaj homoj. La interparolo ne estas sukcesa.

Tiu verko estas (tute aŭ parte) entenata en la rete alirebla Tekstaro de Esperanto.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]