Saltu al enhavo

Faktorio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Dek tri faktorioj de Kantono (pentraĵo el 1805) kun la flagoj de la reĝlandoj Danio kaj Hispanio, la respubliko Usono, reĝlandoj Svedio, Britio kaj Nederlando

Faktorio (france factorie, angle factory, germane Faktorei, hispane factoría, itale fattoria, portugale feitoria, nederlande factorij, svede faktori) laŭ referencaj verkoj kiel ekzemple la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV) estas kontoro - do reprezentejo - de komerca kompanio en malproksimaj fremdaj landoj aŭ en kolonio.[1] Do temas pri historia koncepto, kiu kutimis ekde la ekesto de la komerca ligo Hanso en la frua eŭropa mezepoko ĝis la 19-a jarcento. "Komerca kompanio" en tiu senco ankaŭ povis esti tuta komerce aganta urbo aŭ urboŝtato. En moderna ekonomiko oni anstataŭe uzus la vorton "agentejo".

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. kapvorto faktorio en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio, ankaŭ jam en la unua presita eldono de 1970, paĝo 262