Fakultato de informadiko de la Masaryk-Universitato

Konstruaĵo de la Fakultato de informadiko en strato Botanická 68a, Brno-Královo Pole.
Fakultato de informadiko de la Masaryk-Universitato estis fondita en la jaro 1994 kiel la sepa fakultato de la Masaryk-Universitato en Brno kaj la unua informadika fakultato en Ĉeĥio. Ĝi ekestis kiel daŭrigo de la origina fako "Matematika informadiko" ĉe la Fakultato de natursciencoj.
Historio[redakti | redakti fonton]
Komence ĝia akademianaro nombris ĉirkaŭ du dekojn da instruistoj kaj 400 studentojn. La evoluo tamen estis rapida kaj nuntempe ĝin regule frekventadas ĉirkaŭ 1.700 studentoj.
Strukturo[redakti | redakti fonton]
Katedroj[redakti | redakti fonton]
- Katedro de teorio de programado
- Katedro de komputilaj sistemoj kaj komunikado
- Katedro de informaciaj teĥnologioj
- Katedro de komputila grafiko kaj dizajno
Esplorcentroj[redakti | redakti fonton]
- Centro de analizo de biomedicina bildo
- Centro de komputila prilaboro de natura lingvo
- Instituto de teoria informadiko
- Alte paralelaj kaj distribuitaj komputilaj sistemoj
Aliaj[redakti | redakti fonton]
Ene de la fakultata konstruaĵo troviĝas ankaŭ la sidejo de la tutuniversitata Komputilsistema instituto.
Aprezoj[redakti | redakti fonton]
La fakultato estis plurfoje aprezita kaj kelkajn aprezojn ricevis ankaŭ ĝiaj dungitoj kaj studentoj:
- Computer Pioneer Award 1996 IEEE Computer Society
- 1996 prof. RNDr. Jozef Gruska, DrSc.
- 1996 doc. RNDr. Jiří Hořejš, CSc.
- Premio de la rektoro de la Masaryk-Universitato pro signifa krea ago
- Medalo de la ministro de edukado, junularo kaj korpekzercado de la Ĉeĥa respubliko de 1-a grado
- 1999 prof. RNDr. Jozef Gruska, DrSc.
- Premio de de la ministro de edukado, junularo kaj korpekzercado Talent 97
- Mgr. Antonín Kučera, Dr.
- Ora medalo de la Masaryk-Universitato
- 1997 prof. RNDr. Jozef Gruska, DrSc.
- 2002 prof. RNDr. Miroslav Novotný, DrSc.