Kikerbulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Falaflo)

Kikerbuloj (arabe: فلافل [faLAfel]; hebree: פָלָאפֶל) aŭ falaflo [1] estas vegetara manĝaĵo kiu konsistas el frititaj buletoj de pistitaj kikeroj. Ĝi precipe estas manĝata en Egiptio kaj la Mezoriento.

En la okcidento kikerbuloj nuntempe ankaŭ estas vendataj en vendejoj de turnkebabo kiel speco de rapidmanĝaĵo. Plejofte ĝi estas vendata en bulko (pitabulkoflanpano, kun salato kaj saŭco) aŭ kiel pladomanĝo (plejofte kun saŭco, salato kaj terpomfingroj). La saŭcoj kiuj estas surtabligataj kun kikerbuloj estas humuso, cepo-saŭco, jogurto-saŭco, ajlo-saŭco aŭ iu pikanta saŭco.

En la Mezoriento falafloj ankaŭ estas farataj el sekigitaj faboj, eventuale kun manpleno da kikeroj enmiksita.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]