Falango (osto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Skeleto de homa mano
Skeleto de homa piedo

Falango estas artikigitaj ostoj, el kiuj konsistas la skeleto de la manfingro kaj piedfingro.

Manaj falangoj[redakti | redakti fonton]

La manaj falangoj estas longaj ostoj, kies nombro estas po 14 por ĉiu mano. la dikfingro havas 2 falangoj, la aliaj fingroj havas po 3.

Ili artikiĝas kun la metakarpoj.

La falangoj ne havas individuajn nomoj, oni nomas ilin:

  1. Proksimaj falangoj (pli proksima de la manplato, aŭ polmo).
  2. Mezaj falangoj, inter la proksimaj kaj la distaj.
  3. Distaj falangoj aŭ falangetoj, ĉe la finoj de la fingroj.

La dikfingro ne havas mezan falangon.

Piedaj falangoj[redakti | redakti fonton]

La piedaj falangoj, laŭ la nombro kaj aranĝo, similas tiujn de la mano, ili estas 2 ĉe la halukso (aŭ dikpiedfingro) kaj 3 ĉe la alij piedfingroj. sed, iliaj grandecoj malsimilas.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]