Schattenhalb BE

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Falchern)
- La mallongigo BE en Schattenhalb BE staras por la svisa Kantono Berno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Schattenhalb..

Schattenhalb
Blazono de Schattenhalb
Rosenlaui-Valo en Schattenhalb
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Interlaken-Oberhasli
Malnova distrikto ĝis 2009 Oberhasli
Koordinatoj  46° 43′ 0″ N 8° 11′ 0″ O / 46.71667 °N, 8.18333 °O / 46.71667; 8.18333 (mapo)Koordinatoj: 46° 43′ 0″ N 8° 11′ 0″ O / 46.71667 °N, 8.18333 °O / 46.71667; 8.18333 (mapo)
Areo 31,5 km²
Alteco 600 m super marnivelo
Poŝtkodo 3860
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Schattenhalb
vdr


Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Schattenhalb estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Oberhasli kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Interlaken-Oberhasli en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 606 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Schattenhalb konsistas el la vilaĝetoj Willigen, Geissholz, Falchern kaj Lugen. Ĝi situas ĉe la suda, do la ombra flanko - tial la nomo Schattenhalb (germane ombra duono) - de tiel nomita Hasli-Valo, kiel nomiĝas la supra parto de la valo de la rivero Aro. Sur la teritorio de la komunumo situas la Rosenlaui-Glaĉero kun la impresa Rosenlaui-Glaĉerravino, kiu allogas multnombrajn turistojn.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Schattenhalb limas en okcidento kaj nordo al Meiringen, en oriento kaj sudo al Innertkirchen, kaj en sudokcidento en unu punkto al Grindelwald.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Schattenhalb situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Poŝtaŭtolinio de Meiringen kondukas somere preter la Rosenlaui-Glaĉerravino tra la montpasejo Grosse Scheidegg al Grindelwald.

Monda Naturheredaĵo[redakti | redakti fonton]

Ek de la 13-an de decembro 2001 la komunumo kiel parto de la regiono de Jungfrau kaj Aleĉ-Glaĉero estis aldonita al la listo de la Monda Naturheredaĵo de UNESKO kiel regiono Jungfraŭ-Aleĉ-Bieĉhorno.

Monda heredaĵo de UNESKO

Historio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Schattenhalb estis kreiita en la jaro 1834 per la kunigo de la municipoj (alemane Bäuerten) Willigen, Geissholz, Falchern kaj Lugen. [1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]