Faliska lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Faliska lingvo
mortinta lingvo • antikva lingvo
Latin-faliskaj lingvoj
Parolata en Latio (Italio)
Parolantoj 0
Denaskaj parolantoj (formortinta lingvo)
Skribo Etruska alfabeto, Faliska alfabeto, latina alfabeto
Lingvistika klasifiko
hindeŭropa
faliska
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 xfa
  Glottolog fali1291
Angla nomo Faliscan
Franca nomo falisque
vdr

La antikva faliska lingvo apartenis al la italika branĉo de la hindeŭropa lingvaro kaj kune kun la proksime parenca latina lingvo konsistigas la latino-faliskan subgrupon. Ĝi estis parolita de la Faliskoj.

La faliska lingvo dum la antikva epoko parolatis de la popolo de faliskoj en la nordo de la regiono Latio. Konatas proksimume 36 mallongaj enskribaĵoj el la 3-a2-a jarcento a.K., kiuj skribiĝas per alfabeto, kiu baziĝas sur la etruska alfabeto sed tamen montris ankaŭ influojn de la latina alfabeto.

Estas probable, ke la lingvo, kvankam forte influita de la latina lingvo, paroliĝis ĝis almenaŭ la jaro 150 a.K..

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]