Falkenberg, svede oficiale Falkenbergs kommun, estas unu el ses komunumoj de la moderna provincoHallands län en Svedio, kaj tradicie estas parto de la historia provinco aŭ regiono Halland. Ĝia administra centro estas la samnoma urbo Falkenberg ("falka monto"). Laŭ la stato de 2024 en la komunumo vivis 47 310 loĝantoj sur areo de 1 825,75 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 26 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun la najbaraj komunumoj Varberg, Svenljunga, Gislaved, Hylte kaj Halmstad.