Falkenburg (Vajmaro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
iama restoracio Falkenburg, Vajmaro
la nuna bushaltejo Falkenburg

La plezurkastelo respektive citadelo Falkenburg troviĝis en Vajmaro, Germanujo. Ĝi situis duonvoje inter la rezideja kastelo kaj Kastelo Belvedere.

Historio[redakti | redakti fonton]

Duko Ernesto Aŭgusto la 1-a starigis la komplekson post malavara mondonaco de la Ordeno de la Blanka Falko. En 1750 tiu ĉi konstruaĵo jam montris kadukospurojn, ankaŭ ĉar la dukoj intertempe trovis pli taŭgan lokon. Surloke iam estis estinta eĉ hospitalo. La ĝis 1732 tie gastantoj devis falĉi herbojn ĉe la najbara Hospitala Herbejo por provizi fojnon. Nuntempe la herbejon uzas sportoklubo ĉe la eosta flanko de Belvedera Aleo.[1] Ankaŭ la nomo de la nur okaze de degelo aŭ post fortegaj ŝaŭroj akvo-enhavanta rojo Hospitalgraben ŝuldiĝas sian nomon al tio: ĝi enfluas ĉe la pendoponto de Ilm-parko je la rivero Ilm. La roja foso Hospitalgraben kune kun Wilder Graben kaj Papiergraben kaŭzis en 1613 post fulmotondraj ŝaŭregoj la t.n. Turingian Diluvon.[2]

Pli malfrue ekzistis surloke restoracio nome Falkenburg en ejo starigita en la 1881-a jaro. Krome almenaŭ nome kuntekstas la geografiaj nomoj Schanzengraben kaj Panzerwäldchen. La pli malsupra parto konserviĝis kiel duaranga pomologia ĝardeno kies pli supra ero kondukas ĝis Merketal kaj la konkokalkaj supraĵoj de Gelmeroda.[3] Konstruaĵaj restoj de Falkenburg (nek plezurkastele nek citadele) ne plu ekzistas.

Laŭ ordono de reĝo Frederiko la 2-a (Prusio) la kastelo estis detruita. Pro ke la rempara tuto pro nefeliĉa situo neniam gravis strategie estis ĝia uzo ĉiam nur reprezenta, fakte ĝis la foriĝo.[4]

Kuriozaĵoj[redakti | redakti fonton]

Am Schanzengraben de Theodor Hagen, 1890
  • Inter 1899 kaj 1937 estis Falkenburg la fina haltejo de du linioj de la tramvojo vajmara. Tramvoje eblis rekte veni ĝis la ĉefstacidomo. Pli malfrue transprenis tiun ĉi taskon (trole)busoj. Ĝis hodiaŭ ekzistas samnoma bushaltejo, sed ne plu trolee.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. HSV Weimar e.V. Sporthalle Falkenburg.
  2. Art: Hospitalgraben kaj Hospitalwiese, ĉe: Gitta Günther, Wolfram Huschke, Walter Steiner (eld.): Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte. Hermann Böhlaus Nachfolger, Weimar 1998, p. 217.
  3. Art. Falkenburg, ĉe: Gitta Günther, Wolfram Huschke, Walter Steiner (eld.): Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte. Hermann Böhlaus Nachfolger, Weimar 1998, p. 114.
  4. Heiko Laß: Jagd- und Lustschlösser des 17. und 18. Jahrhunderts in Thüringen. Michael Imhof Verlag, Petersburg 2006, ISBN 3-86568-092-5, p. 387-388

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

50.9659411.33397