Falkirk (administra areo)
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
la ĉefurbo Falkirk
Falkirk Fawkirk An Eaglais Bhreac
| |
---|---|
![]() | |
Bazaj informoj | |
Ĉefurbo | Falkirk |
Areo | 297 km² |
Loĝantaro | 159 400 (takso meze de 2016) |
ISO-kodo | GB-FAL |
Falkirk (jen angle, en la skota: The Fawkirk, en la skotgaela: An Eaglais Bhreac) estas unu el la 32 lokaj administraj regionoj ("konsiliaj areoj") de Skotlando. Antaŭ 1975 la plejparto de la regiono apartenis al la historia brita graflando (en Skotlando nomata ŝiro) Stirlingshire. Administra centro estas la samnoma urbo Falkirk. Laŭ takso meze de 2016 en la regiono vivis 159 400 loĝantoj.
La konsilia regiono bordas la regionojn Stirling, North Lanarkshire kaj West Lothian, kaj - dividite per la fjordo Firth of Forth nordoriente, la regionojn Clackmannanshire kaj Fife.
