Saltu al enhavo

Falkoneto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Falkoneto sur la ŝipo «Victoria 500».
Falkoneto (1476-1525). Museo Naval de Madrido.

Falkoneto estis antikva pafilo de malpeza artilerio. Falkonetoj estis longaj kun kalibro kiu oscilis inter 5 kaj 7 centimetroj.[1]​ Ili estis unue dezajnitaj en la 14-a jarcento kaj formis parton de la tiel nomita "malgranda artilerio".[1]​ Ili estis pafiloj 400 kg pezaj, de nepreciza pafado, kaj maksimuma atingokapablo de ĉirkaŭ 1000 metroj, kun paffrekvenco de 15 minutoj.[2]

Ili estis esence malgrandaj kanonoj el fero, kies unuaranga celo estis okazigi damaĝon al personoj. Ili estis tre uzataj, ĉefe por forpeli atakojn al ŝipoj.[1] Ili pafis masivajn pilkojn el fero, kvankam foje ili pafis aron da kugloj de arkebuzo.[3]

Foje ili estis malmuntataj en la ŝipo por portiĝi de mulo aŭ dorse de persono kaj poste uziĝi aliloke. Hernán Cortés havis kvar falkonetojn kiam li konkeris Tenoĉtitlanon kaj Francisco Pizarro unu kiam li eniris en Cajamarca.[3]

  1. 1 2 3 ​ Salvat, eld. (1965). Enciclopedia Monitor: "Falconete". Tomo 5.
  2. Vencer o morir: Una historia militar de la conquista de México. Desperta Ferro. 2021.
  3. 1 2 Juan Sánchez Galera kaj José María Sánchez Galera (2012). Vamos a contar mentiras. Edaf. pp. 184-185.