Saltu al enhavo

Falta bucero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Falta bucero

Biologia klasado
Regno: Animaloj
Filumo: Ĥorduloj
Klaso: Birdoj
Ordo: Buceroformaj birdoj
Familio: Buceredoj
Genro: Rhabdotorrhinus
AB Meyer & Wiglesworth, 1898
Specio: Falta bucero R. corrugatus
Rhabdotorrhinus corrugatus
(Temminck, 1832)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Sinonimoj

Rhyticeros corrugatus
Aceros corrugatus

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Belait Distrikto, Brunejo, Borneo, ino kaj masklo de Falta bucero

La Falta bucero[1] (Rhabdotorrhinus corrugatus) aŭ ankaŭ Sulkbeka bucero) estas mezgranda specio de birdoj kaj unu el la kvar specioj de la genro Rhabdotorrhinus. Ĝi troviĝas en arbaroj de la Malaja duoninsulo, Sumatro kaj Borneo.

Sukau Rainforest Lodge, rivero Kinabatangen - Sabaho, Borneo - Malajzio
Sukau Rainforest Lodge, rivero Kinabatangen - Sabaho, Borneo - Malajzio

La Falta bucero longas ĉirkaŭ 70 cm kaj havas tre grandan bekon, kiu estas kunfandita kun la kranio. Ĝi havas ĉefe nigran plumaron, bluan ringon ĉirkaŭ la okulo kaj voston kun larĝa blanka aŭ ruĝecbruna pinto. La masklo kaj la ino havas malsamajn bildojn ĉe la kapo kaj beko. Maskloj havas brilflavajn plumojn ĉe la orelareoj, vangoj, gorĝo, kolflankoj kaj brusto, sed tiuj areoj estas nigraj ĉe la ino, krom la blua gorĝo. La beko de la masklo estas flava kun ruĝa bazo kaj kasko, kaj bruneca baza duono de la malsupra makzelo. La beko kaj kasko de la ino estas preskaŭ tute flavaj.

Ĝi estas arbara specio kaj manĝas ĉefe fruktojn, ekzemple figojn, kvankam ĝi manĝas ankaŭ malgrandajn bestojn kiel ranojn kaj insektojn. Faltaj buceroj ne trinkas, sed ricevas la necesan akvon el sia manĝaĵo. Ilia voĉo estas akra "kak-kak" aŭ profunda "Raŭ-ŭaŭ", kiu aŭdeblas de mejlojn for.

Ĉi tiuj birdoj estas monogamaj kaj restas en paro dumvive. Ili uzas arbotruojn kiel nestojn, kaj la ino ŝmiras la enirejon per koto kaj fekaĵoj, lasante al la nestanta patrino kaj ŝiaj idoj nur malgrandan truon – tro malgrandan por ke ili povu eliri. Ili estas nutritaj ekskluzive de la masklo, kiu regurgitas manĝaĵon por ili. Post pluraj monatoj, kiam la idoj estas pretaj, la ino elrompas sin el la nesto.

Faltaj buceroj estis unuafoje bredataj en kaptiteco en 1988. Intensaj arbarhakadoj en ilia arbara vivejo kaŭzis, ke en 2018 ilia statuso en la Ruĝa Listo de IUCN estis ŝanĝita de "preskaŭ minacata" al "endanĝerigita".

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]