Faluĝa

| Faluĝa | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| urbo urbego | |||
| Administrado | |||
| Ŝtato | |||
| Gubernio | |||
| Poŝtkodo | 31002 | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 250 884 (2018) [+] | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 33° 21′ N, 43° 47′ O (mapo)33.3543.783333333333Koordinatoj: 33° 21′ N, 43° 47′ O (mapo) [+] | ||
| Alto | 43 m [+] | ||
| |||
| Alia projekto | |||
Faluĝa (arabe فلوجة) estas urbo en Mez-Irako. Ĝi situas ĉirkaŭ 50 km okcidente de Bagdado kaj havis antaŭ la Iraka milito en jaro 2003 ĉirkaŭ 232 600 loĝantojn - laŭ la stato de 2018 la loĝantaro post la milito kreskis ĝis 250 884. En Faluĝa loĝas plimulte sunaitoj.
Dum la usonaj atakoj mortis centoj en la 1990-aj jaroj, post okupo de la urbo en 2003 fortiĝis tie la rezisto kontraŭ la okupantoj. Tiuj ribeluloj mortigis la 31-an de marto en 2004 kvar soldulojn de la Usona entrepreno Blackwater Security Consulting, kies korpojn ili bruligis kaj pendigis super mosto.[Dubinda teksto]

En 2004 ĝi estis spirita kaj loĝistika centro de la ribeluloj, kiuj regis en la urbo. Post la usona prezidenta elekto, la usonaj trupoj reokupis la urbon, forpelinte la ribelulojn (la 8-an ĝis 10-an de novembro 2004) kaj murdinte centojn.
La 17-an de junio 2016 la iraka armeo konkeris la urbon Faluĝa de la ĝihadistoj.



