Familia rekunigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Familia rekunigo estas enmigrado farita de familianoj por rekuniĝi kun aliaj familianoj kiuj jam estas en la cellando. Multaj landoj en la mondo permesas enmigradon per familia rekunigo sub diversaj kondiĉoj, dum ili provas konservi unuflanke la bazan rajton de la persono jam loĝanta ĉe la lando vivi kun sia familio aŭ geedzo, kaj aliflanke, la ŝtato havas la rajton limigi enmigradon al ĝi.

La disigo de familioj serĉantaj kunigon povas rezulti el la migrado de kelkaj familianoj, aŭ el limŝanĝoj. En historiaj situacioj, kie novaj ŝtatoj estas establitaj aŭ la limo inter ekzistantaj ŝtatoj ŝanĝiĝas, okazas ke la novaj limoj transiras multajn familiojn kaj apartigas gefratojn, gepatrojn kaj iliajn infanojn kaj geedzojn. La humanitara problemo pligraviĝas kiam la novaj limoj ne estas limoj de paco. Tio estis la kazo kiam Germanio estis dividita en Orienta kaj Okcidenta Germanio, kaj kiam Koreio estis dividita en Suda kaj Norda Koreio.