Familio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu artikolo temas pri grupo de parencoj. Por aliaj signifoj de "familio", vidu familio (apartigilo).

A man, woman, and two children smiling outside of a house
Tipa usona nuklea familio komponita de patrino, patro, kaj gefiloj ĉirkaŭ 1955.
Etenda familio en Hispanio.
Portreto de familio, de Goya.
Gepatroj kaj filo; statua Familio en la ĝardeno de la Palaco de Nacioj (Ĝenevo, Svisio).

La vorto familio devenas de la latina familia (= familio, parencaro, tutaĵo de enloĝantaj homoj, inkluzive servistoj, en la sama domo), siavice el famulus (= servisto), enkadre de specife latina radiko. Semantike do familio evoluis el pli vasta signifo, formata per gepatroj kaj gefiloj, kune kun la servistoj vivantaj en la sama loĝejo, aŭ almenaŭ subordigataj al la familia ĉefo. Tiu vasta senco supozas iom da homogeneco kaj kelkajn rilatojn de origino.

Striktasignife la familio estas la vivokomunumo de geedza paro kaj ties filoj (kernofamilio). En pli vasta senco ĝi ampleksas ankaŭ komunumon el pluraj kernofamilioj kiuj vivas kun komuna mastrumo. Ĉiukaze temas pri personaro ligita per samsangeco (komuna praularo, eĉ per agnoskita fileco: adoptado), alproksimiĝon (edzeco) aŭ kunloĝado.

Membroj de tuja familio povas inkludi edz(in)on, patr(in)on, frat(in)on, kaj fil(in)on. Membroj de etenda familio povas inkludi geavojn, geonklojn, gekuzojn, genevojn kaj genepojn, krom bofilojn. En plej socitipoj la familio estas la ĉefa institucio por sociigo de infanoj. Kiel baza unuo por zorgi kaj eduki gefilojn, antropologoj ĝenerale klasigas familiajn organizadojn kiel patrina familio (nome patrino kaj ŝiaj gefiloj); para (edzo, edzino, kaj iliaj gefiloj; nomita ankaŭ nuklea familio); avunkula (ekzemple frato, lia fratino, kaj ŝiaj gefiloj); aŭ etenda familio en kiuj gepatroj kaj gefiloj kunloĝas kun aliaj membroj de la familio de unu gepatro. Kiel unuo de sociigo, la familio estas celo de analizoj por antropologoj kaj familisociologoj.

Seksumadon kun samfamiliano oni nomas incesto, kio estas konsiderata tabuo. Tio ege komplikigus la familiajn rilatojn: se patro seksumas kun filino ekzemple, ŝia filo estus samtempe ŝia filo kaj ŝia nepo ktp. El biologia vidpunkto la renovigo de sango necesas por la bonfarto de la individuoj; tiel ne nur incesto, sed ankaŭ ripetita endogamio povas malbonigi la sanon kaj bonfarton de la membroj.

La termino "Familio" estas uzata metafore ankaŭ por krei pli inkludajn kategoriojn kiaj komunumo, nacio, tutmonda vilaĝo kaj homaro, eĉ biologia grupigo de vivuloj kiu arigas genrojn ktp.

Genealogio estas fako kiu celas skizi la familiajn stirpojn tra historio. La genealogia arbo estas skemo kiu intencas montri la diversajn familianojn laŭlonge de generacioj. Tio estas antikva sistemo kiu jam aperas en la Biblio, kiu klopodas montri la pravecon de la elektita popolo el Adamo kaj Eva, tra la diversj grandaj prapatroj, nome Noa, Abrahamo ktp. Por la kristanoj, tio ripetiĝas por montri la elektitan diecon de Jesukristo. Historie en diversaj epokoj, regoj, imperioj ktp la genealogia arbo (aŭ almenaŭ la hereda linio) estis grava ilo por pravigi la heredecon de la povo, kaj partikulare por ricevi, dispartigi, arigi la heredajn posedaĵojn aŭ regopostenojn, ekzemple en feŭdismo.

Familio estas ankaŭ grava ekonomika unuo studita en familia ekonomiko, historie por la familia agrikulturo, poste ankaŭ en negocoj kaj artmetioj de la fruepoko de burĝaro en la Mezepoko, poste en la grandaj kapitalismaj familioj (Mediĉoj, Rothschild).

Diversaj konceptoj[redakti | redakti fonton]

La familio estas biologia, ekonomia, spirita kaj anima komunumo kies ĉefa celo estas la produktado, zorgado kaj edukado de la gefiloj por pluigo de la stirpo, la genoj, la linio (plej amplekse la specio). Ĝia restanta trunko estas la edzeco, tio estas la geedzoj. El la vidpunkto de la socio, familio estas ĝia baza institucio aŭ "ĉelo". Aktuale, la tradiciaj celoj ŝanĝis, unue el ekonomia vidpunkto (filoj kiuj ne necese helpas la familian ekonomion), kaj poste el socia vidpunkto (familioj senfilaj, unuseksaj edzoj, adoptado, alternativaj familioj ktp).

'Figurasence', familio estas logika klaso, kiel aro da individuoj, homoj aŭ aliaj estaĵoj, simile vivantaj kiel familia grupo, kaj ofte pro sama deveno kaj ia simileco. Ekzemple, religia familio, familio de plantoj, familio de animaloj, familio de lingvoj, vortofamilio, logikaj familioj.

Oni povas koncepti familion laŭ diversaj vidpunktoj:

  • familio kiel aro da personaj travivantaj homajn rilatadojn kaj ligojn;
  • familio kiel ekonomia unuo;
  • familio kiel intima nesto (kaj kun "homaj rajtoj" al protekto de libereco);
  • familio kiel institucio;
  • familio figure kiel logika klaso;
  • familio kiel unua lernejo;
  • familio postulanta naskoplanadon;
  • familio kun antaŭa preparo;
  • familio protektenda de la ŝtato.

Pluraj alia temoj rilatas al la sama afero: laŭforme - bigamio, monogamio; samseksa edziĝo, lauleĝe - divorco; individue - edzo kaj edzino, filo, klono, koncipo, kontraŭkoncipo, infano ktp.

Familitipoj[redakti | redakti fonton]

Patrino kun ŝiaj filoj, Berlino, Germanio, 1962.

La diversspecaj datenoj venantaj de etnografio, historio, juro kaj socia statistiko, establas ke la homa familio estas institucio kaj ne biologia fakto konstruita sur la natura rilato de parenceco aŭ samsangeco.[1][2] La malsamaj specoj de familioj troveblas en multaj kuntekstoj, kaj iliaj specifaj funkcioj kaj signifoj dependas plejparte de sia rilato al aliaj sociaj institucioj. Kvankam la koncepto de parenceco origine rilatis al rilatoj de "sango", kulturantropologoj argumentis ke tiu unuo devas kompreni la ideon de "sango" metafore kaj ke multaj socioj komprenas familion tra aliaj konceptoj prefere ol tra genetika distanco.[3] Sociologoj montras specialan intereson en la funkcio kaj statuso de tiuj formoj en plurtavolaj (aparte kapitalismaj) socioj.

Laŭ la laboro de akademiuloj Max Weber, Alan Macfarlane, Steven Ozment, Jack Goody kaj Peter Laslett, la enorma transformo kiu kaŭzis modernan geedziĝon en okcidentaj demokratioj estis "instigitaj per la religi-kultura valorsistemo disponigita per elementoj de judismo, komenca kristanismo, katolika kanona juro kaj la reformacio".[4] Multe da sociologia, historia kaj antropologia esplorado dediĉas sin al la kompreno de tiu vario, kaj de ŝanĝoj en la familio kiuj formiĝas dum tempo.[5]

Ministo kun siaj gefiloj, Okcidenta Virginio, Usono, 1946.

Para (nuklea) familio[redakti | redakti fonton]

La esprimo "kerna familio" estas ofte uzita, precipe en Usono, por rilati al geedzaj familioj. "Geedza" familio inkludas nur la edzon, la edzinon, kaj fraŭlajn gefilojn kiuj ne estas aĝaj.[6] Sociologoj distingas inter geedzaj familioj (relative sendependaj de la parencaro de la gepatroj kaj de aliaj familioj ĝenerale) kaj kernaj familioj (kiuj konservas relative proksimajn ligojn kun sia parencaro).

La koncepto de fraŭla gefilo tuŝas grave la enhavon de la familio en la modernaj socioj, kiam ne nur oni forlasas la familian hejmon pro geedziĝo sed ankaŭ pro simpla emancipiĝo pro tialoj rilataj al laboro, sendependemo ktp. Tio komplikigas la statistikon konsiderinte, ke ne estas fiksaj aĝoj kaj certecoj pri kiam tio okazas. En multaj landoj ekde la 18-jara aĝo sed ĝis 30-a, 40-a ktp. En aliaj tute tio ne okazas.

Patrina familio[redakti | redakti fonton]

Patrina aŭ pli precize "Patrinfokusa" familio konsistas el patrino kaj ŝiaj gefiloj. Ĝenerale, tiuj gefiloj estas ŝiaj biologiaj idoj, kvankam adopto de infanoj estas praktiko en preskaŭ ĉiu socio. Tiu speco de familio estas ofta kie virinoj havas la resursojn por vivteni, zorgi kaj eduki siajn infanojn memstare, aŭ kie viroj estas pli moviĝemaj ol virinoj.

Grandfamilio aŭ etenda familio[redakti | redakti fonton]

Familio el Basankusu, Demokrata Respubliko Kongo, antaŭ tipa brika domo, kun tegmento de palmoj.

Etenda familio aŭ ankaŭ la esprimo "grandfamilio" estas ofta, precipe en Usono. Tiu esprimo havas du apartajn signifojn. Unue, ĝi funkcias kiel sinonimo de "samsanga familio" (samsanga signifas "de la sama sango"). Due, en socioj dominitaj fare de la geedza familio, ĝi rilatas al "parencaro" (egocentra reto de parencoj kiu etendas preter la hejma grupo) kiuj ne apartenas al la geedza familio. Tiuj tipoj rilatas al idealaj aŭ normigaj strukturoj trovitaj en precizaj socitipoj. Ĉia socio elmontros iun varion en la fakta kunmetaĵo kaj koncepto de familioj. Plej ofte tia familio rilatas al estreco de maskla patro aŭ prapatro, tio estas patriarko, kiel kerno de la sistemo Patriarkeco.

Miksita familio[redakti | redakti fonton]

Maskla samseksa paro kun filo.

La esprimoj miksita familio, religita familioduonfamilio priskribas familiojn kun miksitaj gepatroj: kun unu aŭ ambaŭ gepatroj reedziĝinta, alportante gefilojn de la antaŭa familio en la novan familion.[7] Ankaŭ en sociologio, precipe en la verkoj de socia psikologo Michael Lamb,[8] tradicia familio rilatas al "mezaklasa familio kun pan-gajnanta patro kaj hejmpatrino, edziĝinta al unu la alia kaj kreskigante siajn biologiajn gefilojn", kaj netradicia al esceptoj de tiu regulo. La plej multaj el usonaj domanaroj nun estas ne-tradiciaj laŭ tiu difino.[9]

Laŭ komunikadaj modeloj en familioj, ekzistas certa aro de kredoj ene de la familio kiuj reflektas kiel ĝiaj membroj devus komuniki kaj interrilati. Tiuj familiaj komunikadaj padronoj ekestiĝas de du subestaj aroj de kredoj. Unu estante konversacia orientiĝo (la grado laŭ kiu la graveco de komunikado estas aprezita) kaj duo, konformeco-orientiĝo (la grado laŭ kiuj familioj devus emfazi similecojn aŭ diferencojn koncerne sintenojn, kredojn, kaj valorojn).[10]

Elektofamilio[redakti | redakti fonton]

Elektofamilio en Brighton, Anglio.

La termino "familio de elekto", foje ankaŭ "elektita familio" aŭ "elektofamilio," estas aktuale ofta ene de la komunumo GLAT, inter veteranoj, individuoj kiuj suferis familian mistraktadon, kaj tiuj kiuj ne havas kontakton kun siaj biologiaj "gepatroj". Tio referencas al la grupo de persono en la vivo de individuo kiu kontentigas la tipan rolon de familio kiel subtena sistemo. La termino diferencigas inter la "familio de origino" (nome biologia familio aŭ tiu en kiu la persono estis zorgita kaj edukita) kaj tiuj kiuj aktive alprenas tiun idealan rolon.[11] La elektofamilio povas aŭ ne inkludi kelkajn aŭ eĉ ĉiujn el la membroj de la familio de origino. Tiu terminologio derivas el la fakto ke multaj GLAT-uloj, post elŝrankiĝo, frontas malakcepton aŭ honton el la familioj en kiuj la personoj estis zorgitaj kaj edukitaj.

Poligamia familio[redakti | redakti fonton]

Poligamio estas geedzeco kiu inkludas pli ol du partneroj.[12][13] Kiam viro estas edzo de pli ol unu edzino samtempe, la rilato estis nomita poliginio; kaj kiam virino estas edzino de pli ol unu edzo samtempe, tio estas nomita poliandrio. Se geedzeco inkludas multajn geedzojn, tio povas esti nomita pluramemo,[14] grupa aŭ kuna geedzeco.[13]

Ĉina enmigranto kun siaj tri edzinoj kaj dekkvar gefiloj, Cairns, Aŭstralio, 1904.

Poliginio estas formo de plura geedzeco, en kiu viro rajtas havi pli ol unu edzino.[15] En modernaj landoj kiuj permesas poligamion, poliginio estas tipe la nura formo permesita. Poliginio estas praktikata ĉefe (sed ne nur) en partoj de Mezoriento kaj Afriko; kaj estas ofte asocia kun Islamo, tamen, estas kelkaj kondiĉoj en Islamo kiun oni devas plenumi por rajti al poliginio.

Poliandrio estas formo de plura geedzeco, en kiu virino rajtas havi pli ol unu edzo.[16] Frata poliandrio, en kiu du aŭ eĉ pliaj fratoj estas edzoj de la sama edzino, estas foja formo de poliandrio. Poliandrio estas tradicie praktikata en areoj de Himalajaj montoj, inter Tibetanoj en Nepalo, en partoj de Ĉinio kaj en partoj de norda Barato. Poliandrio estas plej ofta en socioj markitaj de alta maskla mortindico aŭ kie maskloj ofte estas for el la cetero de la familio dum konsiderinda tempoperiodo.[16]

Parencara terminaro[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de familimembroj.

Gradoj de parenceco[redakti | redakti fonton]

Familio surĉare, Kantono Lee, Misisipio, Aŭgusto 1935.
Parenctabelo en Esperanto.

Unuagrada parenco kunhavas 50% el onia DNA, kia ĉe ido, patro aŭ praulo.

Parenceco Proksimeco Genetika
koincido
Identaj ĝemeloj neaplikebla 99.9%
Ido Unuagrada 50%
Patro Unuagrada 50%
Idaro Unuagrada 50%
Duonido Duagrada 25%
Geavoj Duagrada 25%
Geonkloj Duagrada 25%
Genevoj Duagrada 25%
Kuzo Triagrada 12.5%
Duononklo Triagrada 12.5%
Duonnevoj Triagrada 12.5%
Duonkuzo Kvaragrada 6.25%
Duaranga kuzo Kvinagrada 3.125%
Triaranga kuzo Sepagrada 0.781%
  • Bastarda filoeksterleĝa filo estas la filo naskita ekster la edzeco aŭ de nekonata patro (pli malkutime patrino).

Esperantlingvaj familioj[redakti | redakti fonton]

Estas konstateble, ke relative multaj Esperanto-parolantoj havas esperanto-parolantajn familianojn. Ofte gepatro, geavo aŭ prageavo parolis aŭ parolas la lingvon, eble onklo, ofte la kunulo (se ili havas) kaj ankaŭ ofte la infanoj. Ĉe la infanoj tiuj aŭ akiras Esperanton jam ekde beba aĝo (kiel denaskuloj) aŭ ili eklernas Esperanton pli poste, ofte kiel dek- ĝis dekkvarjaruloj. Oni scias ekzemple ke Reinhard Selten, kies patro parolis Esperanton kaj ankaŭ aktivis en Esperantujo, eklernis Esperanton kiel knabo post la morto de la patro (la patro Adolf Selten mortis en 1941; Selten eklernis en 1946 aŭ 1947, kiel eble 17-jara knabo[17]).

En aliaj okazoj estas la infano, kiu ekinteresiĝas pri Esperanto. La usona aŭtorino Mara Rockliff rakontas, ke ŝia filino, kiam tiu estis dekunujara (en 2014), vidis filmon pri Esperanto kaj tuj decidis lerni la lingvon. La patrino akompanis ŝian lernadon kaj ekde tiam ili kune vizitis jam plurajn Esperanto-renkontiĝojn[18].

Nikola Rašić en sia enketo ĉe kongresanoj ĉirkaŭ 1985 konstatis, ke ĉe 66 % de la enketitoj kun vivkunulo tiu estis ankaŭ Esperantisto. 46 % de la enketitoj kun infanoj informis, ke la infanoj konas Esperanton; ĉe 14 % la infanoj "lernas aŭ lernos"[19]

Familio en kulturo kaj arto[redakti | redakti fonton]

Pentraĵo de Fra Angelico pri la Fuĝo al Egiptio en śranko de arĝentaĵoj, en la Nacia Muzeo Sankta Marko (Florenco). Veturanta familio.

Se oni rigardas al Antikveco, en la Grek-latina kulturo kaj mitologio rimarkindas, ke la familio ne ludas speciale gravan rolon kompare kun la rilata rigardo al la afero pri kiu estas la patro de iu filo; ekzemple oni konsideru la diversajn historiojn de la ekstergeedzaj amrilatoj de Zeŭso (respektive Jupitero) kun diinoj, heroinoj kaj mortontinoj, kio estis fonto de konfliktoj. Simile okazas kun la "familia" historio de aliaj roluloj de la klasika mitologio. Ankaŭ en la Biblio abundas okazoj de neregulaj familioj, kiel ekzemple tiu de la prapatro Abrahamo kun konflikto inter liaj filoj, la adoptita Moseo ktp.

Tiukadre por la kristana mitologio kio iĝos hegemonia kulturo dum preskaŭ du jarmiloj, la plej konata familio estas denove iu tute neregula: nome tiu komponita de la filo (Jesuo), kiu estas Dio, la patrino Maria (Dipatrino) kiu naskis, sed ne koncipis el viro kaj certe ne el sia edzo, kaj la patro (Sankta Jozefo) kiu ne estis biologia patro. Tiu triopa familio estos reprezentita en arto oftege dum la du jarmiloj, ĉefe en la dekomenca momento (Kristnasko kaj adorado en Kripo), ankaŭ en aliaj (Fuĝo al Egipto), sed nur dum Jesuo estis infano; por la plej gravaj etapoj de la vivo de Jesuo, la familio malaperas kaj reaperos nur la patrino en la momento de la elkrucigo de la mortinta Jesuo, cetere pare kun Sankta Johano kaj ne kun Sankta Jozefo.

Ankaŭ en Islamo revenos la bildo de konflikta familio, kiam post la morto de la profeto Mahomedo la islamanaro disiĝis en du ne reamikemaj branĉoj, nome la Sunaismo kaj la Ŝijaismo, nome sekvantoj de diversa familia posteularo. Fakte se aperas tiaj konfliktoj en la plej gravaj kernoj de la kultura vivo estas paradokse pro tio, ke oni certas pri la senduba gravo de la familia ĉelo.

En la Mezepoko estas du tre kontrastaj bildoj de familio, iel respegulante la tre diversajn sociajn klasojn. En folklora rakontaro aperas ofte la familio kiel kerno de la popolaj fabeloj: abandonitaj gefiloj, severaj patroj ktp., kun unu tre ripetita skemo: patro kiu komisias malfacilan mendon al tri filoj, el kiuj nur la plej juna plenumas tion (foje tri filinoj).[20] En altklasaj familioj, la koncepto rilatas al heredoj kaj ĉefe en la reganta klaso ĝis la nivelo de gereĝoj kaj geimperiestroj.

Jan van Eyck, nome La geedzoj Arnolfini, 1434, Nacia Galerio, Londono. Kvankam teorie temas nur pri geedzoj, fakte ŝi estas graveda, do temas pri la ekkonstruo de la famila ĉelo.

En pentrarto oni komencas per prezento de geedzoj en la realismo de la Flandra pentrarto. Tiuj paroj simbolas la bazon de la kerna familio, ankaŭ ĉelo de la frua etapo de kapitalismo, do familia negocoj rilataj al metioj kaj ĉefe komerco. Poste la montritaro ampleksiĝas al tuta familio; vidu ekzemple pentraĵoj de reĝaj familioj, kiel La familio de Karlo la 4-a de Francisco de Goya jam en la komenco de la 19a jarcento (rigardu la koncernan artikolon por la komplikeco de tiu familio). Meze de la jarcento stabiliĝis en literaturo la hegemonio de la realisma romano. Tiel en multaj landoj de Eŭropo enmodiĝis la plaĉo por romanoj kies agado okazas en medioj de burĝaj familioj (kiel ĉefa ĉelo de la burĝa socio), kiuj denove videblas minacataj pro la rekta apero en literaturo de la temo adolto. Vidu ekzemple Madame Bovary de Gustave Flaubert en franca literaturo aŭ La Regenta de Leopoldo Alas en hispana romano. Kelkaj el tiuj romanoj, ekzemple de Benito Pérez Galdós, montras en la titolo la vorton "familio".

Dum la 20-a jarcento, arto denove montris la evoluon kaj ŝanĝojn kiuj estis suferitaj de la tradicia familio. La bulgara romano La familio Gerak de Elin Pelin en la 1920-aj jaroj montras la maldolĉan disiĝon de vilaĝa familio. Du jardekojn poste La familio de Pascual Duarte de Camilo José Cela montras la absolutan diskomponiĝon de same vilaĝa familio, kies patro freneziĝas, filino prostituiĝas, kripula nepo mortas akcidente kaj finfine la ekzistadisma protagonisto murdas sian maljunan patrinon pro diversaj okazaĵoj. Laŭlonge de la jarcento unue kinarto kaj poste televido montris diversajn rigardojn al la senfina temo pri familioj, ĉu kutimaj ĉu problemaj. Televido pro sia kapablo ripeti rolulojn kaj situaciojn en diversaj epizodoj de la sama serio montris en la diversaj landoj ankaŭ tre diversajn modelojn de familioj.

The Flintstones (La ŝtonuloj) estas usona animacia televida serio kiu fantaste priskribas la vivojn de ŝtonepoka laboristo, lia najbaro/plej bona amiko, kaj ties familioj; ĝi estis produktita kaj elsendita en la 1960-aj jaroj. Little House on the Prairie (Dometo sur prerio) estas usona vakera drama televidserio, en kiu stelulis Michael Landon, Melissa Gilbert kaj Melissa Sue Anderson, pri familio kiu vivas en farmo en Walnut Grove, Minesoto, en la 1870-aj kaj 1880-aj jaroj; ĝi estis produktita kaj elsendita en la 1970-aj jaroj. ALF estas usona televidserio elsendita de NBC inter la 22an de septembro 1986 kaj la 24an de marto 1990; la reala nomo de la ĉefrolulo ALF estis Gordon Shumway sed la familio Tanner nomis lin ALF (akronimo de Alien Life Form, do eksterterano) post surteriĝo en la garaĝon de la familio; tiu amuza rolulo estis iel signo de novaj komponantoj en la tradicia kerno de familio.

En hispana televido furoris en la komenco de la 21a jarcento la televidserio "Cuéntame" kiu rakontas la vivo de "normala" familio de vilaĝanoj kiuj elmigris al ĉefurbo Madrido dum la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj, tio estas la nomita Hispana Transiro al la demokratio. Samtempe la televidserio "Machos" el Ĉilio montris konservisman familion komponitan de ses viraj filoj, mejloŝtone en la historio de la ĉilia televido pro la serioza traktado de temoj tabuaj por la konservativa socio tiulanda, kiel la samseksemo, la maĉismo kaj la adolto. En la 2010-aj jaroj estis populara en la tuta mondo la serio "Modern Family", kiu prezentas tre bone strukturitan etendan familion, spite la fakton, ke temas pri dua edzino pli juna kun antaŭa filo, filino kies gefiloj konstante konfliktas adoleske kaj filo en samseksa edzeco kun adoptita filino.

Hejma perforto[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Hejma perforto.
Viro batas sian edzino per bastono. Ĉirkaŭ 1360.

Hejma perforto, hejma violento, familia violentofamiliperforto, estas modelo de konduto kiu implikas perforton aŭ alian fitraktadon de unu persono kontraŭ alia en hejma kunteksto, kiel ekzemple en geedziĝo aŭ kunvivado. Ĝi povas esti nomita intimpartnera perforto kiam transigita fare de edzo aŭ partnero en intima rilato kontraŭ la alia geedzo aŭ partnero, kaj povas okazi en aliseksemajsam-seksemaj rilatoj, aŭ inter iamaj geedzoj aŭ partneroj. Hejma perforto ankaŭ povas impliki perforton kontraŭ infanoj, gepatroj, aŭ maljunuloj, kaj escepte povas esti farita por mem-defendo. Ĝi prenas kelkajn formojn, inkluzive de fizika, parola, emocia, ekonomia, religia, genera, kaj seksa misuzo, kiu povas intervali de subtilaj, trudaj formoj ĝis edzeca seksperforto kaj ĝis perforta fizika fitraktado kiel ekzemple sufokado, batado, ina genitala kripligo kaj acidĵetado kiu rezultas ofte en deformado aŭ morto. Hejmaj murdoj inkludas ŝtonumon, bruligon de novedzino, honormurdojn, kaj dotmortigojn.

Tutmonde, la viktimoj de hejma perforto estas ĉefe virinoj, kaj virinoj plej ofte travivas pli severajn formojn de perforto.[21][22] En kelkaj landoj, hejma perforto ofte estas vidita kiel pravigita, precipe en kazoj de fakta aŭ ŝajna malfideleco sur la parto de la virino, kaj estas laŭleĝe permesita. Esplorado establis ke tie ekzistas rekta kaj signifa korelacio inter la nivelo en la lando de seksegaleco kaj proporcioj de hejma perforto.[23] Foje viroj povas uzi intimpartneran violenton kiel memdefendo. Hejma perforto estas inter la plej subraportitaj krimoj tutmonde kaj por viroj kaj por virinoj.[24][25] Pro sociaj antaŭjuĝoj koncerne masklan ĉikanadon, viroj renkontas pliigitan verŝajnecon esti preteratentitaj fare de sanlaboristoj.[26][27][28][29]

Hejma perforto estas tre larĝa difino, ofte uzata por inkludi aferojn kiel Mistraktado de infanoj, Mistraktado de patroj, kaj aliaj perfortaj agoj fifaritaj inter familianoj.[30]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas proverboj pri familio en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[31]:

  • Citaĵo
     En malsata familio mankas harmonio. 
  • Citaĵo
     Ĉiu familio havas sian kriplulon. 

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lacan 1938–2001, pp. 24–25, 56
  2. Fugier Pascal, 2007, p. 226-8
  3. Schneider, David 1984 A Critique of the Study of Kinship. Ann Arbor: University of Michigan Press. p. 182
  4. The Collapse of Marriage by Don Browning – The Christian Century, p. 24–28. Religion-online.org (February 7, 2006). Alirita 2007-07-10.
  5. Levitan, Sara (2010)Working wives and mothers: what happens to family life?. Alirita 8a Januaro, 2014.
  6. Oregonstate.edu, Nuclear family – "A family group consisting of wife, husband (or one of these) and dependent children." – Definitions of Anthropological Terms – Anthropological Resources – (Court Smith) Department of Anthropology, Oregon State University
  7. Blended and Blessed – Encouraging Step-Families, blendedandblessed.com
  8. Department of Social and Developmental Psychology: PPSIS Faculty, Academic Profile. Sdp.cam.ac.uk. Alirita 2011-03-26.
  9. Civil Action No. 1:09-cv-10309 paragrafo 17
  10. MCCORNACK, Steven. (2010) Reflect & Relate an introduction to interpersonal communication. Boston/NY: Bedford/St. Martin's, p. 369–370.
  11. ALGBTICAL LGBT Glossary of Terminology (2005–2006). Alirita 4a de majo, 2016.
  12. Opening Up: Challenging Myths about Consensual Non-Monogamy – Science of Relationships (2012-08-17). Alirita 12a de aprilo 2017.
  13. 13,0 13,1 ZEITZEN, Miriam Koktvedgaard. (2008) Polygamy: a cross-cultural analysis. Berg. ISBN 978-1-84520-220-0.
  14. (February 27, 2003) “Polyamory – What it is and what it isn't”, Electronic Journal of Human Sexuality 6. 
  15. ZEITZEN, Miriam K.. (2008) Polygamy: A Cross-Cultural Analysis. Oxford: Berg.
  16. 16,0 16,1 (June 2012) “A survey of non-classical polyandry”, Human Nature 23 (2), p. 149–172. doi:10.1007/s12110-012-9144-x. 
  17. Intervjuo kun Selten, min. 36:03
  18. Raporto aperonta en marto 2019 en la retejo de Nerdy Book Club
  19. Nikola Raŝiĉ. Familia rondo. Pisa (edistudio). 1994, p. 153, Tab. 70 kaj 71
  20. Vladimir Propp, Морфология сказки (Morfologio de la fabelo), Akademia, 1928.
  21. McQuigg, Ronagh J.A. (2011), "Potential problems for the effectiveness of international human rights law as regards domestic violence", en McQuigg, Ronagh J.A. (eld.), International human rights law and domestic violence: the effectiveness of international human rights law, Oxford New York: Taylor & Francis, p. 13, ISBN 9781136742088, arkivita el la originalo la 15an de majo 2016, "This is an issue that affects vast numbers of women throughout all nations of the world. [...] Although there are cases in which men are the victims of domestic violence, nevertheless 'the available research suggests that domestic violence is overwhelmingly directed by men against women [...] In addition, violence used by men against female partners tends to be much more severe than that used by women against men. Mullender and Morley state that 'Domestic violence against women is the most common form of family violence worldwide.'"
  22. García-Moreno, Claudia; Stöckl, Heidi (2013), "Protection of sexual and reproductive health rights: addressing violence against women", in Grodin, Michael A.; Tarantola, Daniel; Annas, George J.; et al. (eld.), Health and human rights in a changing world, Routledge, pp. 780–781, ISBN 9781136688638, arkivita el la originalo la 6an de majo 2016, "Intimate male partners are most often the main perpetrators of violence against women, a form of violence known as intimate partner violence, 'domestic' violence or 'spousal (or wife) abuse.' Intimate partner violence and sexual violence, whether by partners, acquaintances or strangers, are common worldwide and disproportionately affect women, although are not exclusive to them."
  23. Swan, Suzanne C.; Gambone, Laura J.; Caldwell, Jennifer E.; Sullivan, Tami P.; Snow, David L. (2008). "A Review of Research on Women's Use of Violence With Male Intimate Partners". Violence and Victims. 23 (3): 301–314. doi:10.1891/0886-6708.23.3.301. PMC 2968709. PMID 18624096.
  24. Strong, Bryan; DeVault, Christine; Cohen, Theodore (16a de februaro 2010). The Marriage and Family Experience: Intimate Relationships in a Changing Society. Cengage Learning. p. 447. ISBN 978-1133597469. Arkivita el la originalo la 10an de januaro 2017.
  25. Concannon, Diana (11a de julio 2013). Kidnapping: An Investigator's Guide. Newnes. p. 30. ISBN 978-0123740311. Arkivita el la originalo la 10an de januaro 2017.
  26. Riviello, Ralph (1a de julio 2009). Manual of Forensic Emergency Medicine. Jones & Bartlett Learning. p. 129. ISBN 978-0763744625. Arkivita el la originalo la 10an de januaro 2017.
  27. Finley, Laura (16a de julio 2013). Encyclopedia of Domestic Violence and Abuse. ABC-CLIO. p. 163. ISBN 978-1610690010. Arkivita el la originalo la 10an de januaro 2017.
  28. Hess, Kären; Orthmann, Christine; Cho, Henry (1a de januaro 2016). Criminal Investigation. Cengage Learning. p. 323. ISBN 978-1435469938. Arkivita el la originalo la 10an de januaro 2017.
  29. Lupri, Eugene; Grandin, Elaine (2004), "Consequences of male abuse – direct and indirect", en Lupri, Eugene; Grandin, Elaine (eld.), Intimate partner abuse against men (PDF), Ottawa: National Clearinghouse on Family Violence, p. 6, ISBN 9780662379751, Arkivita el la originalo (PDF) la 4an de januaro 2009, Alirita la 8an de majo 2019.
  30. Wallace, p. 2
  31. [1]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Chevallier, Denis. "Famille et parenté: une bibliographie". Terrain (france). Konsultita la 8an de Januaro, 2014. [2]
  • Forbes, Scott, A Natural History of Families, (Princeton, NJ: Princeton University Press, 2005), ISBN 0-691-09482-9
  • Foucault, Michel (1978). The History of Sexuality: Volume I: An Introduction. (New York: Vintage Books). ISBN 978-0-679-72469-8
  • Gilroy, Paul, Identity Belonging and the Critique of Pure Sameness in Gilroy, Paul (2000) Against Race: Imagining Political Culture Beyond the Color Line, (Cambridge, Mass.: Belknap Press of Harvard University Press), Ch. I.3, pp. 97–133
  • Goody, Jack, The Development of the Family and Marriage in Europe (Cambridge University Press, 1980); tradukita al hispana, franca, itala, portugala.The Development of the Family and Marriage in Europe
  • Mock, Douglas W., More Than Kin and Less Than Kind, (Belknap Press, 2004), ISBN 0-674-01285-2
  • Schneider, David M., American Kinship: a cultural approach (Chicago: University of Chicago Press, 1980).
  • Tabak I., Mazur J., Granado M.C., Örkenyi Á., Zaborskis A., Aasvee K. & Moreno C. (2012). "Examining trends in parent-child communication in Europe over 12 years". The Journal of Early Adolescence. 32 (1). pp. 26–54. doi:10.1177/0272431611419509. Konsultita la 8an de Januaro, 2014. [3]
  • Ommer, Uwe. 1000 Families: das Familienalbum des Planeten Erde. Taschen, Cologne 2002, ISBN 3-8228-2264-7 1000 Families: das Familienalbum des Planeten Erde

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]