Familio Bernoulli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Familio Bernoulli
Dinastio
familio • family of scholars
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La Familio Bernoulli ([b|ər|ˈ|n|u:|l|i]; [bɛʁˈnʊli];[1]) estis familio de riĉaj komercistoj kaj fakuloj, devenaj el Antverpeno, kiu resetliĝis en Bazelo, Svisio. Laŭlonge de tri generacioj, la Bernoulli-oj produktis ok gravajn matematikistojn kiuj, inter ili, kontribuis al la fondado de aplikaj matematiko kaj fiziko.[2]

Leon Bernoulli estis doktoro en Antverpeno, kiu tiam estis en la Hispana Nederlando. Li mortiĝis en 1561, kaj en 1570 lia filo, Jacob, elmigris al Frankfurto ĉe Majno fuĝinta el la persekutado kontraŭ Hugenotoj fare de hispanoj. La nepo de Jacob nome ankaŭ Jacob, translokiĝis en 1620 al Bazelo, Svisio, kaj tie li iĝis sviso.[3] Lia filo, Niklaus (1623-1708), prapranepo de Leon, edziĝis al Margarethe Schönauer.

Niklaus havis tri filojn, kiuj iĝis la fondintoj de la dinastio de matematikistoj:

  • Jacob Bernoulli (1654–1705; konata ankaŭ kiel James aŭ Jacques) matematikisto laŭ kiu nomiĝas la Bernoulli-nombroj, kaj aŭtoro de la fruateksto pri probablo nome Ars Conjectandi
  • Nicolaus Bernoulli (1662–1716) pentristo kaj skabeno de Bazelo
  • Johann Bernoulli (1667–1748; konata ankaŭ kiel Jean) matematikisto kaj frua adoptanto de la infinitezima kalkulo

Aldone al tiuj supre menciitaj, la familio Bernoulli produktis multajn elstarajn artistojn kaj sciencistojn, partikulare, nombrajn famajn matematikistojn de la 18a jarcento:

Estas multaj matematikaj aŭ fizikaj konceptoj nomitaj laŭ membroj de tiu familio kia la Provo de Bernoulli.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mangold, Max (1990) Duden — Das Aussprachewörterbuch. 3. Auflage. Mannheim/Wien/Zürich, Dudenverlag.
  2. David Darling Encyclopedia of Science Bernoulli family
  3. Historic Lexicon of the Swiss, Bernoulli

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]